Kritzendorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kritzendorf
katastra loĝloko de Aŭstrio • loĝloko • former municipality of Austria
Administrado
Demografio
Loĝantaro 2 541  () [+]
Loĝdenso 206 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 20′ N, 16° 18′ O (mapo)48.327516.3017Koordinatoj: 48° 20′ N, 16° 18′ O (mapo) [+]
Alto 205 m [+]
Areo 12,34 km² (1 234 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Kritzendorf (Aŭstrio)
Kritzendorf (Aŭstrio)
DEC
Kritzendorf
Kritzendorf
Situo de Kritzendorf

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kritzendorf [+]
vdr

Kritzendorf [Kricendorf] estas komunumo (loko) de la urba komunumo Klosterneuburg, en la federacia lando Malsupra Aŭstrio de Aŭstrio kun ĉirkaŭ 3000 loĝantoj (en somera sezono loĝas ĉi tie pli ol 5000 homoj, plejparte vienanoj kun dua loĝloko). Poŝtkodo: 3420. En la Ofica Domo troviĝas la oficejo de la vilaĝestro Dipl.Päd.Ingrid Pollauf (ekde 2015, (ÖVP), poŝtejo, vilaĝa muzeo kaj salono por aranĝoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunuma areo de 12,3 km² konsistas el la malnovaj lokoj Unterkritzendorf kaj Oberkritzendorf ĉe la ĉefstrato kun mallarĝejoj, la pli novaj setlejoj je la deklivoj, en la flankaj valoj kaj en la valo de Danubo norden, krome la rivera arbaro ĉe la Danubo. En la rivera arbaro de Kritzendorf ĉe la Danubo troviĝas la riverega banejo, germane Strombad. En la jaroj 1992-2006 ekzistis tie la vendejo kaj la etrestoracio "Esperanto-Paradizo", kiu fariĝis eĉ ZEO.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Katolika preĝejo Sankta Vito, germane St. Vitus, estis konstruita ĉirkaŭ 1460. La gotika ĉefa navo kaj la masonaĵoj de la turo restis plejparte sen ŝanĝoj. La novgotika sakristio kaj la flanka kapelo estis konstruita, kiel la paroka domo, en la fino de la 16-a jarcento. La vitra pentraĵo en la meza absida fenestro verkis la fama viena vitropentristo Carl (Karlo) CEYLING [Cajling] en 1856. Inter la tri martiroj troviĝas la preĝeja patrono Vito, kiun oni boligis en oleo; sube la abateja blazono kaj vitkultadiloj. Ĉe la lasta preĝeja renovigo oni enigis krucforman baptopelvon en la plankon. Kun novaj flekseblaj seĝoj finiĝis la renovigo en la jaro 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]