Kriuloj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kriuloj
Nigrakola kriulo, Chauna chavaria
Nigrakola kriulo, Chauna chavaria
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anhimedoj Anhimidae
Stejneger, 1885
Genroj
  • Anhima
  • Chauna
v  d  r
Information icon.svg

La kriulojanhimedoj (Anhimidae) estas eta familio de birdoj. Dum iom da tempo oni konsideris ilin rilataj al Kokoformaj, sed vere ili parencas al anasoj (familio Anasedoj) kaj ĉefe al Piga ansero, kies DNA analizo indikas proksimecon al kriuloj plie ol al anasoj. Tamen kriuloj havas anasajn bekojn.

La tri specioj loĝas en granda Sudamerika zono, el Venezuelo ĝis norda Argentino.

Ili estas grandaj kaj dikaj birdoj; ili havas grandajn spronojn ĉe la flugiloj kiujn ili uzas por priseksaj kaj teriroriaj kvereloj; tiuj spronoj povas eniri en kontraŭajn brustojn, do la birdoj regule renovigas ilin. Malsame ke anasoj, ili parte plumŝanĝas kaj flugas ĉiam. Ili loĝas malfermajn kampojn kaj herbajn marĉojn, kie ili manĝas akvajn plantojn. La suda speco estas domaĝa por kampuloj ĉar manĝas rikolteblajn plantojn kaj konkurencas kun kortobirdoj.

La inoj demetas el 2 ĝis 7 blankajn ovojn, plej ofte 4 aŭ 5. La idoj, kiel preskaŭ ĉiuj anasoformaj birdoj, kuras tuj post la eloviĝo. Tamen ili tiam estas alportitaj en akvon kie ili povas naĝi, eĉ pli akurate ol kuri, kaj skapi eventualajn manĝuntojn. Kiel la anasoj, kriulidoj fruege fiksas memoron. Tio kune kun malferma dieto igas ilin hejmigeblajn. Ili utilas kiel bonaj ĉen-hundoj ĉar per siaj laŭtaj kriegoj markas ĉion novan kaj eventualan minacon. Necertas ĉu la tri specioj estas endanĝerigitaj. Malofte oni ĉasas ilin spite alian videblecon, ĉar ilia viando ne bongustas kaj plenas je aersakoj. Plej danĝera minaco estas malpliigo de vivmedio kaj pliigo de terkulturado.

Specioj de kriuloj [redakti]