Kriuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kriuloj
Krestokriulo (Chauna torquata)
Krestokriulo (Chauna torquata)
Kornokriulo (Anhima cornuta)
Kornokriulo (Anhima cornuta)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anhimedoj Anhimidae
Stejneger, 1885
Genroj
  • Anhima
  • Chauna
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La KriulojAnhimedoj (Anhimidae) estas eta familio de birdoj. Dum iom da tempo oni konsideris ilin rilataj al Kokoformaj, sed vere ili parencas al anasoj (familio Anasedoj)[1] kaj ĉefe al Piga ansero, kies DNA analizo indikas proksimecon al kriuloj plie ol al anasoj. Tamen kriuloj havas kokecajn bekojn. La klado estas escepta ene de vivantaj birdoj ĉar ĝi ne havas ripohokojn.[2] La kriuloj estas reprezentataj de tri specioj, nome la Kornokriulo (Anhima cornuta), la Suda kriuloKrestokriulo (Chauna torquata) kaj la Norda kriuloNigrakola kriulo (Chauna chavaria).

Distribuado kaj habitato

Tutmondaj distribuado/specidenseco de kriuloj.

La tri specioj loĝas en granda parto Sudamerika zono, el Venezuelo ĝis norda Argentino, nome en preskaŭ la tuta subkontinento escepte Andoj kaj plej suda regiono. Ili loĝas malfermajn kampojn kaj herbajn marĉojn, kie ili manĝas akvajn plantojn. La suda speco estas domaĝa por kampuloj ĉar manĝas rikolteblajn plantojn kaj konkurencas kun kortobirdoj.

Aspekto

Ili estas grandaj kaj fortikaj birdoj kun malgrandaj lanugecaj kapoj, longaj kruroj kaj grandaj piedoj kiuj estas nur parte membranecaj; ili havas grandajn spronojn ĉe la flugiloj kiujn ili uzas por priseksaj kaj teritoriaj kvereloj; tiuj spronoj povas eniri en kontraŭajn brustojn, do la birdoj regule renovigas ilin. Malsame ke anasoj, ili parte plumŝanĝas kaj flugas ĉiam.

Kutimaro kaj ekologio

La inoj demetas el 2 ĝis 7 blankajn ovojn, plej ofte 4 aŭ 5. La idoj, kiel preskaŭ ĉiuj anasoformaj birdoj, kuras tuj post la eloviĝo. Tamen ili tiam estas alportitaj en akvon kie ili povas naĝi, eĉ pli akurate ol kuri, kaj skapi eventualajn manĝuntojn. Kiel la anasoj, kriulidoj fruege fiksas memoron. Tio kune kun malferma dieto igas ilin hejmigeblajn. Ili utilas kiel bonaj ĉen-hundoj ĉar per siaj laŭtaj kriegoj markas ĉion novan kaj eventualan minacon.

Necertas ĉu la tri specioj estas endanĝerigitaj. Malofte oni ĉasas ilin spite alian videblecon, ĉar ilia viando ne bongustas kaj plenas je aersakoj. Plej danĝera minaco estas malpliigo de vivmedio kaj pliigo de terkulturado.

Specioj de kriuloj

Bildaro

Notoj

  1. Todd, F. (1991)
  2. Fowler ME & Cubas ZS. (2001) Biology, medicine, and surgery of South American wild animals. Wiley-Blackwell.

Referencoj

  • Carboneras, C. (1992). Family Anhimidae (Screamers). pp. 528–535 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Sargatal, J. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol 1, Ostrich to Ducks Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-09-1
  • Todd, Frank S.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press, p. 87. ISBN 1-85391-186-0.


Eksteraj ligiloj