Krizeis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Odiseo redonis Krizeis-on al ŝia patro. (pentraĵo de Claude Lorrain el 1644).

Krizeis (greke: Χρύσηίς, Ĥrisēís) estis la filino de Krizeo, sacerdoto de Apolo. Ŝi estis kidnapita de Agamemno kiel militopredo. Li rifuzis redoni ŝin al ŝia patro, postkiam tiu klopodis elaĉeti ŝin. Post tio Apolo venigis terurajn malsanojn al la greka tendaro.

Post inspiraĵo de la profeto Kalĥas, Agamemno finfine sendis Odiseon por redoni Krizeis-on. Li tamen postulis interŝanĝe pro tio Brizeis-on, konkubino de Aĥilo. Aĥilo kontraŭvole obeis kaj la disputo kiu ekestis pro tio estas la temo de la 24 libroj de la Iliado.

Pliposta greka legendo, konservita danke al la Fabulae de Higino , rakontas ke ŝi naskus filon de Agamemno.