Krizeso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krizeso
rolulo de helena mitologio
Verko Iliado
Informoj
Sekso vira
Loĝloko Chryse
Okupo Apollo priest
Patro Ardiso
Patrino Paria
Gefratoj Brizeo
Infanoj Krizeis
vdr

Krizeso, KrizoĤrizo (el la greka Χρύσης - Khrúsēs, ora) estas la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio.

Krizeso, sacerdoto de Apolono[redakti | redakti fonton]

Krizeso klopodas konvinki Agamemnon redoni Ĥriseison, sur apulia vazo, ĉ. 360-350 a.K., Luvro.

Krizeso estis sacerdoto de Apolono en la urbo Krizo, proksime al Trojo. Li estis filo de Ardiso, kaj frato de Brizeo, la patro de Brizeis.

Dum la Troja milito, Agamemno prenis Ĥriseison, filino de Krizeso, el Moesio kiel milit-akiro kaj rifuzis liberigi ŝin malgraŭ la petegadon de ŝia patro, kiun li humiliigis. Do, Krizeso preĝis al Apolono, kiu sendis plagon kiu dekumis la grekan tendaron kaj ne haltis ĝis kiam Agamemno akceptis liberigi Ĥriseison kaj oferi donacojn al la dio, laŭ la konsilo de Kalkanto. Laŭ la helena pensmaniero, la malĝentilago de la aĥea reĝo ne estis kapti la knabinon (tio oftis dum militoj en tiu epoko), sed rifuzi la petojn de ŝia patro, kaj sacerdoto.[1]. Post la nevolonta liberigo de Ĥriseiso, Agamemno postulis Brizeison al Aĥilo, kaj de tio devenis la malamikecon inter ambaŭ komandantoj.

Krizeso gastigis Helenon en la templo de Apolono kiam Odiseo kaj aliaj iris tien por klopodi konvinki lin malkaŝi la orakolojn kiuj protektis Trojon. Heleno akceptis, kontraŭ promeso pri posta protektado en fora urbo, ĉar li volas forfuĝi el Trojo pro la sakrilegia mortigo de Aĥilo en tiu templo.

Post la milito, li translokiĝis, kun sia filino kaj nepo al la insulo Sminto, kie kelkaj jaroj poste li konvinkis la Junan Krizeson aliĝi la kampanjon de Oresto kontraŭ la taŭridanoj. Laŭ Homero[2], Ĥriseiso akompanis sian patron kontraŭ sia volo, tial kial Agamenono bone traktis ŝin dum sia mallibero.

Krizeso, filo de Agamemno[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Krizeis, do nepo de la antaŭa, kaj pro tio oni nomis lin Krizeso la Juna. Kiam Oresto, Pilado kaj Ifigenio alvenis al Sminto, Krizeso prenis ilin kaj decidis, laŭ konsilo de sia patrino, disponigi ilin al reĝo Toanto de la taŭridanoj. Sed tiam, lia avo sciigis lin pri lia deveno: lia patrino estis malliberita kaj seksperfortita de Agamemno, do li estis duon-frato de Oresto, kaj ne filo de Apolono, kiel oni pensis antaŭe. Tio faris lin ŝanĝi la vidpunkton, kaj decidis helpi la senpekigadon de Oresto kaj aliĝi la kampanjon kontraŭ Toanto, kiu estis sukcesa, ĉar ili atakis la taŭridanojn kaj mortigis ilian reĝon. Post tio, Krizeiso akompanis sian duonfraton al Mikeno, kien ili portis la sakralan statuon de Artemiso kaj sukcesis tiel ke la erinioj ne plu turmentis Oreston[3].

Tamen, Higeno[4] asertas ke tiu Krizeso ne estis filo de Agamemno, sed de Apolono, kiu amindumis Krizeison post kiam la greka reĝo forlasis ŝin.

Krizeso, reĝo de la flegianoj[redakti | redakti fonton]

Krizeso estis filo de Pozidono kaj Krisogenio, filino de la minia reĝo Almuso. Li regis la flegianojn post la morto de Flegiaso kaj pacigis la tutan landon, kiun heredis lia filo Minio[5].

Antaŭe:Mitaj reĝoj de la flegianojPoste:
FlegiasoKrizesoMinio

Krizeso, filo de Minoo[redakti | redakti fonton]

Tiu Krizeso estis filo de la kreta reĝo Minoo kaj de Pario. Li loĝis en la insulo Paroso, kien Heraklo alvenis dum lia vojaĝo al la lando de la amazonoj. Krizeso kaj iliaj fratoj murdis tiam du kunvojaĝantojn de Heraklo, kiu venĝeme mortigis la kvar filojn de Minoo, kaj petis la parosanojn plian rekompencon. Ili proponis ke li elektu du loĝantojn de la insulo, kiu iĝus liaj sklavoj. Heraklo elektis la reĝon, Alceo, kaj lian fraton Estenelon, kiujn estis devigitaj aliĝi la ekspedicion de la heroo al Helesponto[6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stewart, Michael. People, Places & Things: Chryses, Greek Mythology: From the Iliad to the Fall of the Last Tyrant. (Chryses) Arkivigite je 2012-05-29 per Archive.today
  2. Homero, Iliado, IX.
  3. Apolodoro, Higeno, R. Scott Smith, and Stephen M. Trzaskoma. Apollodorus' Library and Hyginus' Fabulae: two handbooks of Greek mythology. Eld. Hackett, Cambridge 2007.
  4. [[Higeno (verkisto)|]], Fabloj, 121.
  5. Paŭzanio, 9.36.4
  6. Apolodoro, 2.5.9 kaj 3.1.2.