Krizo en la Petrosela insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la areo de Sebto (brunflave) kaj de la insulo Petroselo maldekstre norde de la maroka marbordo.

La Krizo en la Petrosela insulo estis armita evento inter Hispanio kaj Maroko, post la reveno de Hispanio al la demokratio la unua okazinta en la 21a jarcento.[1]

Okazis la 11 al 20-a de julio de 2002, post la okupo de la insulo de Petroselo fare de 6 marokaj policanoj. Post interkruciĝo de akraj deklaroj inter Hispanio kaj Maroko, fine hispanaj trupoj elirigis la marokajn soldatojn kiuj estis anstataŭintaj la policanojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Felipe Sahagún, Las razones de la Discordia, nº 50 de La aventura de la Historia, Arlanza Ediciones, Madrido, decembro de 2002