Kroata-hungara interkonsento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kroata-hungara interkonsento (ankaŭ nomata hungara-kroata interkonsento) estas la traktato inter Hungario kaj la person-unia Kroata-Slavona-Dalmatio pri juraj rilatoj kaj registara sistemo de la du landopartoj. Ĝia subskribo okazis post la aŭstra-hungara interkonsento de 1867, en 1868. Laŭ la hungara leĝo 1868/XXX. tc., Hungario kaj la kunlandoj formas unu ŝtatan komunumon kun komuna reganto kaj komuna registaro pri la komunaj aferoj. Komuna afero – fakte hungare dominata – iĝis la rilatoj al la kortego, la militaferoj kaj ekonomiaj aferoj (imposta sistemo, ŝtatŝuldoj, moncirkulo), la marŝipado, komerco, trafiko, industrio, minado, ŝtataneco kaj ĉiuj monaferoj rilataj al tiuj.

La komunaj aferoj apartenis al la jurefiko de la hungara parlamento, en kiun sendis reprezentantojn eĉ la kunlandoj, komence 29, poste 40 reprezentantojn. La kroataj ĉefnobeloj kaj ekleziaj moŝtuloj estis anoj de la hungara ĉefnobela ĉambro (supera ĉambro).

Kroata aŭtonoma afero iĝis la internaj aferoj, juraferoj, edukado.