Kroata lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kroata
Hrvatski
Mapo
vario de plurcentra lingvo • norma lingvovario
orient-hercegovina dialekto
Parolata en Kroatio kaj parto de Bosnio kaj Hercegovino, Okcidenta Eŭropo
Parolantoj 6,2 milionoj (1 995)
Skribo serbkroata latina alfabeto, glagolico
Lingvistika klasifiko
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino
Reguligita de Institute of Croatian Language and Linguistics
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 hr
  ISO 639-2
    Bibliografia scr, hr
    Terminologia hrv
  ISO 639-3 hrv
  SIL HRV
  Glottolog croa1245
Angla nomo Croatian
Franca nomo croate
Vikipedio
vdr
Istarski razvod (istria topografio), manuskripto de 1275
La kodekso de Vinodol (hr:Vinodolski zakon de hr:Vinodol), 1288

La kroata lingvo apartenas al la sudslava lingvaro, subgrupo de la slava lingvaro de la hindeŭropa lingvaro.

La kroata lingvo baze tre similas al la serba lingvo kaj bosnia lingvo, ĉar ĉiuj tri evoluis el la novŝtokava. Pli frue oni menciis ilin sub la nocio "serbokroata". Post disfalo de Jugoslavio en la diversajn naciajn ŝtatojn la diversaj variantoj iĝis rekonataj kiel apartaj lingvoj.

Aboco kaj elparolo

La lingvo skribatas per la latina alfabeto kun kelkaj kromsignoj.

La kroata aboco havas 30 literojn + 2 (i+e=ije,r+r=ŕ):

a, b, c, č, ć, d, dž, đ, e, f, g, h, i, j, k, l, lj, m, n, nj, o, p, r, s, š, t, u, v, z, ž.

La literoj q, w, x, y aperas nur en fremdlingvaj nomoj. La digramoj dž, lj kaj nj aperas kiel unuopaj literoj en la aboco (nur ĉe kelkaj vortoj oni devas ilin trakti du literoj). La kromsignoj estas alĝustigeblaj tiel (atenton, la Đ ne intermikseblas kun la islanda Ð):

Č: Č č: č
Ć: Ć ć: ć
Đ: Đ đ: đ
Š: Š š: š
Ž: Ž ž: ž

La plimulto de la literoj estas elparolataj kiel en la Esperanto. Esceptoj:


  • č = ĉ
  • ć = ĉ aŭ tj.
  • dž = ĝ
  • đ = mola dj; simila al hungara gy
  • h = malantaŭa "aĥ"-Ĥ,
  • lj, nj = molaj konsonantoj.
  • š = ŝ
  • ž = ĵ

d, b, kaj g estas ĉiam voĉaj, t, p kaj k malpli aspiraciaj ol ĉe la germana. La sonantoj e kaj o estas (kompare al la germana) ĉiam malfermaj.

Disvastiĝo kaj dialektoj

La kroatan lingvon parolas ĉ. 4,8 milionoj da homoj en Kroatio kaj en partoj de Bosnio kaj Hercegovino, precipe en Hercegovino, centra Bosnio kaj bosna Posavina, kiel gepatran lingvon. Ĝi estas oficiala lingvo en Kroatio kaj (kun la bosnia kaj la serba lingvo) en Bosnio kaj Hercegovino.

Krom tio ĝi estas minoritata lingvo en Hungario kaj en aŭstra Burgenlando. La burgenlandkroata lingvo havas propran skriban normon, kiu baziĝas sur la ĉakava dialekto.

La dialektoj de la kroata lingvo dividiĝas je tri grandaj grupoj, kiuj estas nomitaj laŭ la demanda vorteto kio (ča, kaj, što): ĉakava dialketo (ĉe marbordo, Istrio, Dalmatio, plimulto de la insuloj, Burgenlando), kajkava dialekto (norde de Kupa kaj supra fluo de Save) kaj ŝtokava dialekto (suda Dalmatio, Bosnio kaj Hercegovino kaj Slavonio).

La lingva kodo estas hr (laŭ ISO 639)

Gramatiko

La kroata havas 7 kazojn: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, vokativo, instrumentalo kaj lokativo.

Diferencoj al serba kaj bosna

Fonetika diferenco

Ĉiu tri lingvoj uzas la samajn fonemojn. Kelkaj vortoj diferencas fakte en la fonetika formo. La ortografio sekvas la fonologajn bazvortojn, la diferenco reaperas en la skriba formo. La plej okulfrapa diferenco estas la ijekaviŝ kaj ekaviŝ (la diversaj redonoj de la praslava vokalo jato):

ijekaviŝ (kroata, bosnia kaj parte serba) vs. ekaviŝ (serba en Serbio):

ijekaviŝ (i-iga formo) ekaviŝ (e-iga formo)
jato en longaj silaboj rijeka reka (rivero)
jato en mallongaj silaboj mjesto mesto (loko)
jato antaŭ o htio hteo ([li volis])

aliaj diferencoj:

Kroata Serba
h post u suh suv (seka)
Vortoj kun deveno opć- općina opština (komunumo)

Gramatiko

En la kroata oni uzas pli ofte post helpverboj infinitivon, dum ke la serba kaj bosnia uzas da (ke). Sed ambaŭ variantoj estas permesitaj. Ekzemple:

  • Kroata: Moram raditi (Mi devas labori)
  • Serba: Moram da radim ("Mi devas, ke mi laboru")

...

Vortostoko

Diferencoj en la bazvortoj al la serba:

  • Kroata: tjedan, serba: nedjelja/sedmica (semajno)
  • Kroata: tisuća, serba: hiljada [el la greka] (mil)
  • Kroata: zrak, serba: vazduh (aero),...

Kelkaj nocioj diferencas ĉe genro:

  • Kroata: pojava (f), serba: pojav (m) (apero)
  • Kroata: minuta (f), serba: minut (m) (minuto)
  • Kroata: osnova (f), serba: osnov (m) (bazo)
  • Kroata: porez (m), serba: poreza (f) (imposto)

Krom la malmulta diferenco en la bazvortoj ekzistas pli granda diferenco kompreneble ĉe adaptigo de la fremdaj vortoj:

  1. En la kroata lingvo ekzistas relative malmultaj fremdvortoj, anstataŭ tio oni preferis novkreon de vortoj. Tio estis en la 1990-aj jaroj politike apogita: zrakoplovavion (flugmaŝino), odrezakšnicla (tranĉo),... En la ĉiutaga lingvo ekzistas pli da fremdvortoj ol en la skribita lingvo (germanismoj norde, itala influo ĉeborde)
  2. La grekdevenaj vortoj estis transprenitaj ĉe la kroata el la mezepoka latina lingvo, la serba transprenis tiujn direkte el la (bizanca) greka: oceanokean, barbarvarvar, kemijahemija, BetlehemVitlejem...
  3. En la hodiaŭa kroata la fremdvortoj kun latina radiko ĉiam ricevas la sufikson -irati, en la serba -ovati kaj -isati: identificiratiidentifikovati, informiratiinformisati...

Patro nia/Oče naš

Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sankta estu Via nomo, venu reĝeco Via, estu volo Via, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni ŝuldojn niajn kiel ni ankaŭ pardonas al niaj ŝuldantoj; ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono, ĉar Via estas la regado, la forto kaj la gloro eterne.

  • Kroata lingvo:

Oče naš koji jesi na nebesima, sveti se ime tvoje Dođi kraljevstvo tvoje, Budi volja tvoja kako na nebu tako i na zemlji. Kruh naš svagdanji daj nam danas i otpusti nam duge naše kako i mi otpuštamo dužnicima našim, ne uvedi nas u napast, nego izbavi nas od zla.

Eksteraj ligiloj