Kroatia Esperanto-Junulara Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kroatia Esperanto-Junulara Asocio (aŭ mallonge KEJA) - kroate Hrvatska esperantska mladež (HEM) - estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Kroatio. Ĝi oficiale fondiĝis en 1992, post kiam Kroatio iĝis suverena ŝtato, kaj samjare oficiale kiel landa sekcio aliĝis al TEJO, sed fakte jam pli longe ekzistis kaj inter alie organizis la IJK-n de 1988 en Zagrebo. La asocio estas la junulara sekcio de Kroata Esperanto-Ligo kaj samkiel pluraj pliaj esperantistaj organizaĵoj uzas centran oficejon en la kvara etaĝo de la domo Kneza Mislava 11 urbocentre de Zagrebo kiel asocia adreso. Laŭ la stato de marto 2012 la estraro de KEJA estas Kaja Farszky (prezidantino), Tina Tišljar (vicprezidantino), Sanja Damjanić (sekretariino), Tonina Novak (kasistino), Igor Brajković, Dag Treer kaj Josip Volf.

Iuspeca "kerno" de KEJA estas la Studenta Esperanto-Klubo de Zagrebo, kiu inter alie internacie aparte konatiĝis pro sia drama grupo.

Eventoj

KEJA organizis IJK-on en Rijeka en la jaro 1998. Jam de la jaro 1994 (kutime ĉiujare) okazas la evento MIRO aŭ M...a Internacia RenkontiĝO: internacia junulara renkontiĝo en Kroatio, el kiuj ĉiu havas alian nomon, ĉar "M" estas mallongigo de diversaj vortoj, ekzemple: marborda, mezepoka aŭ miskomprena. Ek de la jaro 2000 KEJA organizas MontKabanan Renkontiĝon (MKR), kiu okazas ĉiujare, alterne en Slovenio kaj en Kroatio.

Eksteraj ligiloj