Kroatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kroatoj (sialingve Hrvati) estas sud-slava popolo, kiu ĉefe loĝas en Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, kaj apudaj landoj. Estas ĉirkaŭ 4,6 milionoj da kroatoj, kiuj loĝas en la balkana regiono, kaj proksimume 9 milionoj tra la mondo. Pro politikaj, sociaj, kaj ekonomikaj kialoj, multaj kroatoj migris tra la mondo, kaj tiel faris sufiĉe grandan kroatan diasporon. Grandaj kroataj komunumoj ekzistas en pluraj landoj, inkluzive Usonon, Aŭstralion, Germanion, Ĉilion, Nov-Zelandon, kaj Sud-Afrikon. Kroatoj estas notindaj pro sia unika kulturo, kiu, tra la epokoj, estas influita de kaj la orienta kaj la okcidenta mondoj. La kroatoj estas ĉefe katolikaj, kaj ilia lingvo estas la kroata.