Kuroita Kacumi

El Vikipedio
(Alidirektita el Kroita Kacumi)
Saltu al: navigado, serĉo

KUROITA Kacumi (naskiĝis la 3-an de septembro 1874 en Nagasaki-ken, mortis la 21-an de decembro 1946 ) estis japana esperantisto, profesoro de japana historio en Imperia Universitato de Tokyo kaj membro de Imperia Akademio.

Li estis patro de la Japana Esperanto-movado. Li eklernis Esperanton en 1903 instigite de ĵurnala artikolo de Alphonse Mistler. Energie li klopodis por organizo de la movado en la komencaj jaroj. En 1906, li estis unu el la kunfondintoj de Japana Esperantista Asocio(JEA). En 1908 li kaj Sinmura Iduru partoprenis la 4-an Universalan Kongreson kiel unuaj japanoj. Li estis unu el la direktoroj de JEI. Kun aliaj li verkis: Esperanto-Japanan Vortaron (1906) kaj Plenan Esperanto-Japanan Vortaron (1914).