Kroketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun kriketo aŭ krokedo.
Kroketo
speco de sporto
pilkosporto • gazonludo
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Kroketludo en 1889

Kroketo estas ludo en kiu oni frapas per maleo globojn tra arkojn fiksitajn en ebena gazona ludejo. Oni povas ludi kroketon aŭ distre aŭ konkurse. En ĉi tiu artikolo la emfazo estas sur variaĵoj de kroketo kiuj ludiĝas internacie.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kroketo evoluis el diversaj antikvaj ludoj (ekzemple Paganica, ludita de romianoj antaŭ 2000 jaroj; Paille-Maille en Francio 1450), kaj havas similecojn al golfo kaj bilardo.

Asocia Kroketo evoluis en Irlando en la 1830aj jaroj (Crookey). Ĝi migris al Anglio en la 1850aj jaroj, kaj al ĝiaj kolonioj en la 1870aj jaroj.

Golfa Kroketo inventiĝis ĉirkaŭ 1912. En multaj kluboj, Golfa Kroketo nun estas pli populara ol Asocia Kroketo, ĉefe ĉar ĝi estas pli simpla kaj la ludoj malpli longaj.

Japana Kroketo ŝajne komenciĝis en 1947 kaj estas simila al Golfa Kroketo. Origine ĝi estis ludo por infanoj, sed poste plenkreskuloj en Japanujo kaj aliloke ekludis ĝin.

Konkursa kroketo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkaj variaĵoj de kroketo. Ili varias laŭ poentaj sistemoj, ordo kaj tipo de frapoj, kaj aranĝo de la ludejo. Du specoj de kroketo, Asocia Kroketo kaj Golfa Kroketo, havas internacie interkonsentitajn regulojn kaj ludatas en multaj landoj.

Maĉoj okazas je kluba nivelo, nacia nivelo kaj internacia nivelo. La mondaj turniroj ĝenerale okazas ĉiun duan aŭ trian jaron. La plej sukcesaj landoj en Asocia Kroketo estas Britio, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Usono. En Golfa Kroketo Egiptujo estas tre sukcesa. Malsame al plejaj sportoj, viroj kaj virinoj konkursas kaj rangas kune.

Oni erare kredas ke kroketludantoj estas ĉiam malice konkursemaj. Tio eble estas ĉar en kroketo oni povas movi la globojn de la kontraŭulo(j) al por ili malfavoraj lokoj. (Komparu al golfo kie oni ne povas malhelpi la oponantojn.) En Asocia Kroketo oni ofte uzas ĉiujn kvar globojn por starigi kvazaŭan ŝtuparon de unu arko al la postaj. Je la plej altaj niveloj, ludantoj kapablas ofte gajni ĉiujn 26 poentojn (13 por ĉiu globo) en nur du vicoj.

Monda Kroketa Federacio kaj internaciaj turniroj[redakti | redakti fonton]

La Monda Kroketa Federacio havas 30 membrolandojn (2012). Ĝi aranĝas konkursojn kaj decidas la regulojn. La konkurso por trovi la mondan ĉampionon en ĉiu fako okazas ĉiujn du-tri jaroj, en diversaj landoj. Vidu la retejon de la monda organizaĵo por plua informo.

Oni kalkulas la rangon de la plej sukcesaj ludantoj.

La turniro por la premio MacRobertson Shield okazas je ĉiuj 3 ĝis 4 jaroj inter Australio, Britio, Usono kaj Nov-Zelando. Ĝi estas por Asocia Kroketo. Historie Britio plej sukcesis.

Historie Egiptoj gajnis en ĉiuj ĉampionaj konkursoj de Golfa Kroketo ek de la komenco en 1996.

Aŭstralio kaj Nov-Zelando havas dujaran turniron (Trans-Tasman Test Series) por po unu kroketa teamo. Teamoj konsistas el kvar virinoj kaj kvar viroj. Ili ludas kvar matĉojn por geviraj paroj, kvar por unuopaj viroj kaj kvar por unuopaj virinoj en ĉiu el tri testoj. Ĉiu paro kaj unuopulo ludas kontraŭ malsamaj oponantoj en ĉiu testo.

Asocia kroketo[redakti | redakti fonton]

Kroketo ludata ĉe klubo en Britio

En Asocia Kroketo unu teamo uzas la bluan kaj nigran globojn; la alia teamo uzas la ruĝan kaj flavan. En unupersona teamo, je ĉiu vico, la ludanto elektas ludi per unu el siaj du globoj, kaj devas ludi per tiu globo dum la resto de tiu vico. (En dupersona teamo, ĉiu ludanto havas la propran globon. Ili decidas kiun globon ludi kaj la respektiva teamano devas ludi ĝin.) La vico daŭras kondiĉe ke li aŭ ŝi aŭ (a) frapas sian globon tra la ĝustan arkon, aŭ (b) frapas sian globon kaj ĝi tuŝas alian (roketas). Roketinte alian globon, la ludanto devas meti sian globon en kontakto kun la roketita globo kaj frapi sian globon por ke la alia globo almenaŭ skuiĝu. Tia frapo estas la kroketa frapo, laŭ kiu la ludo nomiĝis. Post la kroketa frapo, la ludanto devas denove frapi sian globon, kiu eble tuŝos alian globon aŭ trairos arkon. Oni rajtas roketi la aliajn tri globojn po ĝis unu fojo antaŭ ol trairi arkon, post kiam la tri globoj disponeblas denove. Kiu gajnas, tiu finas la preskribitan rondiron de dekdu arkoj kaj tuŝas la centran stangon, per ambaŭ siaj globoj.

Bonaj ludantoj ofte faras serion da arkoj en unu vico, kaj la plej bonaj ludantoj rutine faras la tutan rondiron de 12 arkoj en unu vico. Kiam tiaj longaj serioj fariĝis kutimaj, tiam oni enkondukis la "altgradan ludon" por spertaj ludantoj. Tio malhelpas ludanton kiu trairas specifajn arkojn (kutime la sepan aŭ dekan) aŭ ambaŭ en la sama vico. Responde, oni lernis atingi "trioblan pilon" aŭ ĝis eĉ "sesoblan pilon" por eviti tiajn malhelpojn. Por "pili", oni trairigas globon, krom la frapa globo, tra arkon en ĝia sinsekvo.

Sukceso en Asocia Kroketo dependas de kombinaĵo de fizika lerteco kaj zorga strategio, kaj eble pleje de memrege taksi la eblojn kaj riskojn. Handikapa sistemo certigas ke malpli spertaj ludantoj ĉiam havas la ŝancon venki eĉ kontraŭ pli kapablaj kontraŭuloj. Tiel ludantoj ajnaĝaj kaj ajnseksaj konkursas je nivelaj kondiĉoj. La mondajn ĉampionajn ludojn kompreneble oni ludas sen handikapoj.

Golfa kroketo[redakti | redakti fonton]

En Golfa Kroketo ĉiu ludanto sinsekve provas frapi sian globon tra la saman arkon. Kiam ies globo trairas tiun arkon, ĉiuj celas la sekvan arkon. La gajnanto estas tiu, kiu sukcesas frapi sian globon tra la plej multajn arkojn (kutime, kiu unue gajnas sep arkojn). La avantaĝo de golfa kroketo estas ke ĝi estas pli facile lernebla kaj ludebla, sed ĝiaj kritikantoj pretendas ke la manko de kroketaj frapoj en la ludo signifas ke ĝi estas malpli intelekte postulema.

Je ĉiu vico ludanto provas a) frapi sian globon por trairi arkon, aŭ b) saltofrapi sian globon por saltigi ĝin super alia globo por trairi arkon, aŭ c) frape movi sian globon al alia loko, aŭ ĉ) frapi sian globon kontraŭ alia globo por movi tiun al alia loko.

Franca Kroketo[redakti | redakti fonton]

Francoj bonvolu aldoni ion ĉi tie :-) croquet (france) = kurba bastono

Japana Kroketo (ゲートボール)[redakti | redakti fonton]

La ludejo estas malpli granda ol por Golfa Kroketo, kaj ĝiaj arkoj/pordoj (nur tri) kaj stango estas multe pli larĝaj. Teamoj konsistas el kvin ludantoj kun kvin globoj. Ludo daŭras 30 minutojn, do ludado emas esti rapida.

Glitresalta Kroketo[redakti | redakti fonton]

Glitresalta Kroketo estas simila al Asocia Kroketo sed sen la kroketa frapo. Oni diras ke ĝi estas bona enkonduko por novaj ludantoj.

En dupersona teamo, la teamanoj alterne ludas, sed rajtas ludi per aŭ iu aŭ la alia globo. Rokinte la frapanto rajtas du pluajn frapojn, sed frapas sian globon kie ĝi staras (ne mane premas la globon). Li/ŝi provas roketi denove aŭ trairi arkon en la du frapoj, sed la pluaj frapoj ne akumuliĝas; post roketo, la frapanto rajtas du pluajn frapojn; trairinte arkon oni rajtas unu pluan frapon. En la dua plua frapo, la frapa globo devas aŭ roketi aŭ trairi arkon, alie la vico finiĝas.

Kroketaj terminoj[redakti | redakti fonton]

Altgrada ludado (AK)
Ekstra regulo por plimalfaciligi ke iu ludanto trairu ĉiujn arkojn en unu vico. Legu plu ĉe Levi globon.
Antaŭa globo (AK)
La globo (de teamo) kiu trapasis pliajn arkojn (la alia globo de la teamo estas la 'malantaŭa globo').
Arko (pordo)
Metala (antikve en la formo de renversita U, sed moderne ortangula) kadro kiun oni puŝas aŭ martelas en la teron. Ses arkoj, en specifita aranĝo, estas uzataj sur ĉiu ludejo en la internacia AK aŭ GK. Alto 300 mm, larĝo 95 mm (interne).
Arkofrapo
Frapi (per maleo) globon tra arkon.
Bisko, duonbisko (neologismo)
  • AK - Bisko estas ekstra vico en handikapa ludo. Duonbisko estas ekstra vico dum kiu oni ne rajtas trairi arkon.
  • GK – legu ĉe Ekstra vico (sube).
Daŭrofrapo (AK)
Aŭ (a) la ekstra vico post trairante arkon aŭ (b) la frapo post kroketo.
Disiriga frapo (AK)
Daŭrofrapo per kiu movi globon kiun la frapanto ne rajtas roketi por movi ĝin al malpli danĝera loko.
Duaj koloroj
Foje okazas du (sendependaj) ludoj sur la sama ludejo. La koloroj de globoj de la dua ludo estas verda, roza, bruna kaj blanka (laŭ ordo de ludado en Golfa Kroketo). Unu teamo frapas verdan kaj brunan globojn; la alia rozan kaj blankan.
Duobla frapo
Estas malpermesite ke la maleo kontakti la frapoglobon pli ol unufoje en la sama frapsvingo.
Duobla ludado
Ludi du kroketajn ludojn sur unu ludejo samtempe. Por distingi ilin oni uzas alikolorajn globojn por la dua ludo (vidu ĉe Duaj koloroj.
Ekstra vico
  • GK – ekstra frapo, per kiu oni ne rajtas gajni punkton por la teamo de la frapanto.
  • AK - vidu ĉe Bisko.
Faŭlo
Grava kulpo kontraŭ la leĝoj de kroketo, ekzemple pinĉofrapo.
Forkofrapo (AK)
Kiam oni kroketas, la kroketata globo moviĝos en la direkto de la linio inter la centroj de la du globoj, sed la frapoglobo moviĝos en alia direkto, depende de la angulo de la frapo rilate al la linio de centroj. Ju pli larĝa estas la angulo de la frapo, des pli larĝa estos la angulo de la forko.
Frapanto
La aktuala ludanto.
Frapi (malei)
Uzi maleon por movi globon. Oni rajtas frapi globon nur per la ekstremaĵa surfaco de la maleo.
Frapoglobo
Globo de la frapanto. La sola globo kiun tiu ludanto rajtas frapi per la maleo dum la aktuala vico.
Globo
Por konkursoj modernaj globoj estas faritaj el plasto, ilia diametro estu 92 mm kaj ilia pezo estu 454 g. (Ankaŭ ekzistas reguloj pri la surfaco kaj la resaltaj trajtoj de globoj.)
Globo enmana (AK)
Globo kiun la frapanto rajtas levi por ŝanĝi ĝian lokon, ekzemple:
  • globo kiu eliris la ludejon devas metiĝi sur la jarda linio
  • la globo de la frapanto post roketo devas metiĝi en kontakto kun la roketita globo
Globo ludata (AK)
Globo frapita en la ludon, kiu ne estas globo enmana kaj ne atingis la stangon.
Haltofrapo
Frapo en kiu la ludanto minimumigas la movdistancon de la frapoglobo, kompare kun la kroketata globo en Asocia Kroketo, aŭ la roketata globo en Glofa Kroketo. Por atingi tion la frapanto provas halti la fraposvingon tuj post kontakto.
Handikapa ludo
Ludo en kiu unu teamo (aŭ ambaŭ) rajtas ekstrajn vicojn. AK: kiam oni ludas handikapan ludon oni ne uzas la "altgradan regulon".
Handikapo
  • AK: Lernanto komenciĝas kun handikapo de 24 kaj la plej spertaj ludantoj havas handikapon de -4 (minus kvar).
  • GK: handikapoj estas inter 12 kaj nul.
Impetofrapo (AK)
Roketo per kiu la frapanto movas la roketitan globon al celloko sur la ludejo, ekzemple apud la sekva arko por la globo de la frapanto aŭ apud globo kiun la frapanto volas sekve roketi. Impetofrapo povas esti rekta, kiam oni frapas la alian globon en la centro, aŭ flanka.
Jardlinio
La nocia linio paralela al, kaj ĉe 0,9 metro interne de, la kvar eĝoj de la ludejo.
Karamboli (AK)
Ludanto povas karamboli se tri aŭ kvar globoj staras tuŝante unu la alian. Tio okazas plej ofte en angulo de la ludejo, ekzemple, se oni roketas globon en la angulon kaj alia globo jam estas tie. La ludanto devas aranĝi la globojn tiel ke la frapoglobo estas en kontakto kun la roketita globo kaj la alia(j) globo(j) estas en kontakto unu kun alia, sed ne en kontakto kun la frapoglobo. La ludanto tiam frapas la frapoglobon, tiel kroketante la roketitan globon kaj ĝenerale roketante alian globon. Do la sekva tasko estas kroketi tiun.
Klipoj (AK)
Klipoj samkoloraj al la respektivaj globoj. Je la fino de ĉiu vico, se necese, la ludanto metas la klipon de sia frapoglobo sur la arkon aŭ stangon al kiu tiu globo celas.
Kroketo (AK)
La unua ekstra frapo post roketo. La frapanto metas la frapoglobon en kontakto kun la roketita globo kaj frapas la frapoglobon por ke ambaŭ globoj moviĝu. La roketita globo devas almenaŭ skuiĝi; se ne, la vico finiĝas. Ankaŭ la vico finiĝas se la roketita globo iras ekster la kroketejon aŭ la frapoglobo iras ekster la kroketejon sen roketi alian globon aŭ trairi arkon.
Kulpo
Malrespeko de leĝoj de kroketo, ekzemple frapi malĝustan globon.
Kvargloba serio (AK)
Uzi ĉiujn kvar globojn por gajni serion da arkoj, ideale en nur unu vico. La globoj uzatas kiel frapoglobo, pilota globo (apud la arko celata), pionira globo (apud la sekva arko) kaj pivota globo (ĝenerale en la centra parto de la ludejo).
Lasofrapo (AK)
Se oni krokete irigas la frapoglobon en direkto preskaŭ 90 gradojn for de la linio inter la centroj de la du globoj, la kroketata globo apenaŭ moviĝos, do la alia lasos ĝin tie.
Levi globon (AK)
* En altgrada ludo, kiam globo de unu ludanto estas ĵus trairinta specifan arkon, la alia ludanto (teamo) rajtas je la komenco de ties sekva vico, levi iun el siaj globoj kaj meti ĝin sur iun el la du komencaj linioj, kaj frapi ĝin de tie. La alternativo estas frapi ĝin kie ĝi troviĝas.
* Se la frapoglobo je la komenco de vico staras kie la frapanto ne havas senobstrukcitan frapon al almenaŭ unu alia globo, kaj la kontraŭa teamo respondecas pri la pozicio de la frapoglobo, la frapanto rajtas levi la frapoglobon kaj meti ĝin sur iun el la du komencaj linioj, kaj frapi ĝin de tie. La alternativo estas frapi ĝin kie ĝi troviĝas.
Ludejo por kroketo
La norma grando de la ludejo estas 32,00 m longa kaj 25,60 m larĝa. Tamen foje oni ludas sur aliaj grandoj. La surfaco kutime estas gazono, tondita mallonge.
Malantaŭa globo (AK)
La globo (de teamo) kiu trapasis malpliajn arkojn (la alia globo estas la Antaŭa globo).
Maleo
Frapilo. Reguloj limigas la formon de maleo por konkursoj, sed ĝenerale maleo konsistas el sesedra kapo kun tenilo orte fiksita al ĝia mezo. Ĝenerale la longo de la maleo estas 800 ĝis 1000 mm, kaj la pezo estas 1,0 ĝis 1,5 kg, la longo de la kapo 220 ĝis 305 mm. Nuntempe malmultaj uzas maleon kun cilindra kapo (krom en japana kroketo). La kversekco de la tenilo ĝenerale estas aŭ okangula aŭ ronda kun diametro ĉirkaŭ 30 mm.
Obstrukcita
Kiam arko aŭ la stango obstrukcas la vojon de la frapoglobo, aŭ la svigon de la maleo.
Panei (AK)
Fini vicon erare aŭ mise, ekzemple maltrafante arkon, aŭ maltrafante roketon, aŭ sendante frapoglobon aŭ kroketatan globon ekster la ludejo.
Pili (AK) (pro s-ro Peel) (neologismo)
Irigi globon, krom la frapoglobo, tra ĝia cela arko.
Pinĉofrapo
Oni ne rajtas dum frapo havi la maleon, globon kaj arkon en kontakto samtempe.
Postlasaĵo
La pozicio de la globoj post vico. Kiam ludanto decidas fini la aktualan vicon, sen fini la ludon, li/ŝi provas lasi la globojn tie, kie la alia teamo havos malfacilan taskon gajni poentojn. La pozicioj de la globoj estiĝas la postlasaĵo.
Puŝi
Oni ne rajtas frapi tiel ke la maleo estu daŭre en kontakto kun la frapata globo.
Roketo (tuŝfrapo) (AK)
Kiam la frapita globo de la ludanto tuŝas globon, kiun ĝi rajtas tuŝi. Se la frapoglobo tuŝas du aŭ tri aliajn globojn, la roketita globo estas la unue tuŝita. Poste la ludanto devas kroketi ĝin. Je la komenco de vico, la frapanto rajtas roketi ĉiujn aliajn globojn unufoje. Kiam la globo de la frapanto trairas arkon, ĝi rajtas denove roketi ĉiujn globojn unufoje.
Rulfrapo (AK)
Por krokete movi du globojn eble longan distancon, la frapanto klinas la maleon antaŭen dum la frapo. Se la frapo ne estas en la linio de la centroj, la du globoj disforkiĝos (Forkofrapo).
Saltofrapo
Ludanto svinge frapas la frapoglobon sufiĉe forte malsupren, por ke la globo saltu super alian globon aŭ eĉ super arkon. Ŝaltofrapoj estas pli ofte uzataj en Golfa Kroketo.
Serio (AK)
Vico dum kiu ludanto gajnas pli ol unu poenton. La dezirata formo de serio estas la kvargloba serio, en kiu la frapanto utiligas ĉiujn kvar globojn por aliri kaj trairi arkojn. Triglobaj kaj duglobaj serioj estas pli malfacilaj.
Sparki (Japana kroketo) (neologismo)
Post tuŝfrapo, la frapanto devas levi la tuŝitan globon, meti sian piedon sur la frapoglobon por teni ĝin tie, meti la tuŝitan globon sur la teron por ke ĝi tuŝu la frapoglobon, frapi la frapoglobon por movi la alian globon kaj depreni la piedon for de la frapoglobo. (Tia aŭ simila tipo de frapo estas tute malpermesita en AK kaj en GK.)
Stango
Cilindra ligna stango, alto 450 mm, diametro 38 mm, kutime kun etendaĵo por klipoj. En AK globo gajnas poenton tuŝante ĝin post la 12 arkoj. En GK la stango estas nur obstaklo; oni ne gajnas poenton tuŝante ĝin.
Stangon atingi (AK)
Tuŝigi globon al la stango, gajni poenton, kaj fini ĝian aktivan uzadon en la ludo.
Tento (AK)
Globo sendita al specifa loko por tenti kontraŭulon frapi al ĝi sed prefere maltrafi.
Trairi arkon
Kiam globo iras tra arko, se la arko estas la ĝusta arko en la serio por ĝi, ĝia posedanto gajnas poenton.
Tuŝfrapo
Vidu ĉe roketo (supre).
Unuaj koloroj
La ĉefaj koloroj de globoj estas blua, ruĝa, nigra, kaj flava (laŭ ordo en Golfa Kroketo). Unu teamo uzas bluan kaj nigran globojn; la alia uzas ruĝan kaj flavan.
Vagema globo (AK)
Globo kiu jam trairis ĉiujn 12 arkojn sed ankoraŭ ne atingis la stangon.
Vico
AK - La teamoj ludas alterne. Komence vico konsistas el unu frapo sed, se tiu frapo estas roketo aŭ trairas arkon, la vico etendiĝos. Roketo rajtigas la ludanton al kroketo. Sukcesa kroketo rajtigas la ludanton al daŭrofrapo. Se per la daŭrofrapo la ludanto roketas alian globon, tiu rajtas al kroketo ktp. Tamen oni rajtas roketi ĉiun globon nur unufoje. Trairi arkon rajtigas al plia frapo kaj provo roketi la aliajn tri globojn denove. Per Serio da frapoj kaj arkoj oni povas gajni kelkajn poentojn en unu vico.
GK – la ludantoj ludas laŭvice: bluan, ruĝan, nigran, flavan. Ĉiu ludanto rajtas frapi sian globon nur unufoje en ĉiu vico (sed legu pri handikapoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]