Krokodilgardulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krokodilgardulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Glareoledoj Glareolidae
Subfamilio: Pluvianinae
Genro: Pluvianus
Vieillot, 1816
Specio: P. aegyptius
Pluvianus aegyptius
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La KrokodilgarduloKrokodilbirdo, Pluvianus aegyptius, estas vadbirdo kaj la ununura membro de la genro Pluvianus (Vieillot, 1816). Antaŭe lokita en propra monotipa familio Pluvianidae, nune estas lokata kiel la sola membro de la subfamilio Pluvianinae, parto de la familio de glareoloj kaj kuruloj nome Glareoledoj.

Ĝi nomiĝas KrokodilgarduloKrokodilbirdo ĉar ĝi estas fama pro ties simbiotika rilato kun krokodiloj. Laŭ rakonto devena el Herodoto, krokodiloj kuŝas sur strando havantaj malfermitajn buŝojn kaj tiuj krokodilgarduloj flugeniras en ties buŝojn por purigi ilin el restaĵoj da viando restantaj inter ties dentoj. Krokodiloj ne manĝas tiujn birdojn ĉar ili estas efikaj dentistoj por bezonantaj krokodiloj. Du elstaraj ornitologoj apogis tiun rakonton, sed tiu kutimo ne estas jam certigita (Richford kaj Mead 2003).

Disvastiĝo

La KrokodilgarduloKrokodilbirdo, Pluvianus aegyptius estas loĝanto en tropika subsahara Afriko. Paradokse spite ties sciencan nomon la specio malaperis el Egiptio kaj Libio kie iam loĝis. Nune ĉeestas landojn sude de Saharo kaj ĝis Angolo. Ĝi reproduktiĝas en sablaj bordoj de larĝaj riveroj.

Aspekto

La krokodilgardulo estas rimarkinda kaj nekonfuzebla specio. La plenkreskulo estas 19–21 cm longa kaj havas enverguron de 47–51 cm kaj pezon de 80 gr, nigrajn kronon, vizaĝon, nukon kaj larĝan strion centrodorse kiu mallarĝiĝas ĝis la pugo. Krome estas alia nigra strio kiu iras el la nuko kaj komenco de la dorso ĝis la bordo inter brusto kaj ventro. Tiele la brusto kaj ventro iĝas apartaj sed kun simila blanka aŭ hela koloro kun rozokoloraj, oranĝaj aŭ eĉ okraj nuancoj, ĉefe en ventro. Krome en nigra vizaĝo estas alia rimarkinda blanka strio. La mallongaj kruroj estas blugrizaj kaj la beko mallonga kaj pintakra.

Dumfluge, ĝi estas eĉ pli rimarkinda pro la kontrasto inter la nigraj krono kaj dorsocentro, la grizbluaj dorso kaj komenco de flugiloj kaj la flugiloj blankaj sed kun nigra diagonala nigra strio el komenco de vosto al antaŭa bordo de ĉiu flugilo kaj kun nigraj mallarĝaj antaŭaj kaj malantaŭaj bordoj. Sube la birdo estas entute blanka kun oranĝa ventro kaj nigra flugilstrio. La flugiloj estas trianglaj, larĝaj ĉebaze kaj pintaj ĉefine. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli palaj kaj la nigraj markoj estas mezbrunaj.

Kutimoj

Tiu kutime maltimema birdo troviĝas laŭ paroj aŭ etaj grupoj apud akvo. Ĝi nutras sin el insektoj kaj aliaj senvertebruloj kaj forprenante restaĵojn da viando el inter dentoj de krokodiloj, laŭ onidiroj, sed certe ankaŭ de semoj kaj eroj de mortintaj fiŝetoj. La voĉo estas laŭtakra ĉikrrr-ĉikrrr-ĉikrrr. Post surteriĝo membroj el paro salutas sin unu la alian per ceremonia levo de flugiloj kiu montras la nigroblankaj markojn.

Reproduktiĝo

Plej granda parto de glareoledoj demetas du ovojn, escepte la Dustria kurulo (Rhinoptilus africanus) kiu demetas nur unu. La Krokodilgardulo ne konstruas neston nek kovas kiel aliaj birdoj, sed enteriĝas 2 aŭ eĉ 3 ovojn en varma sablo kaj refreŝiĝas per kuŝado sur ili kiam ĝi estas malseka aŭ kovas ilin kiel kutime dumnokte. Ili defendas la teritorion.

La idoj estas frumaturaj kaj ekkuras tuj post eloviĝo, tuj ekmanĝas kaj foje la generinto trinkigas ilin per malseka ventro aŭ eĉ enterigas ilin kiel ovojn.

Subspecioj

La krokodilgardulo havas 2 subespeciojn:

  • Pluvianus aegyptius aegyptius
  • Pluvianus aegyptius angolae

Referencoj


Vidu ankaŭ