Krokodilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por homo, kiu krokodas, vidu la paĝon krokodili.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krokodilo
Nila krokodilo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subdivizio: Vidu tekston
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Krokodiluloj Crocodilia
Familio: Krokodiledoj Crocodylidae
Subfamilio: Krokodilenoj Crocodylinae
Genro: Krokodilo Crocodylus
Laurenti, 1768
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Krokodilo estas unu el la tri genroj de arkosaŭraj reptilioj de la familio Crocodylidae (foje klasifikita anstataŭe kiel la subfamilio Crocodylinae). Oni ankaŭ uzas la terminon pli malprecize por ĉiuj membroj de la ordo Krokodiluloj, tio estas, ordo kiu enhavas kaj la verajn krokodilojn, kaj la aligatorojn, la kajmanojn (familio Aligatoredoj) kaj la gavialon (familio Gavialedoj). La plej konata estas la Nila krokodilo (Crocodilus niloticus).

Ĉiuj estas ĉasistoj duonakvaj de longeca konturo kaj ebeneca korpo, kapablaj kapti inter siaj fortegaj makzeloj ĉion ajn kiu moviĝas.

Ili loĝas en tropikaj kaj subtropikaj areoj de Afriko, Azio, Aŭstralio kaj Ameriko, tiel kiel en nombraj insuloj de Karibio, la Hinda Oceano kaj la Pacifika. Tio eblas ĉar tiu genro male al aliaj Krokodiluloj kiaj la Aligatoredoj, povas elpeli la troon de sala akvo mara tra glandoj de la okuloj, produktante tiele la fame konataj kiel krokodilaj larmoj. Tamen ili preferas la nesalan akvon.

Specioj laŭ alfabeta ordo laŭ la latina scienca nomo[redakti | redakti fonton]

Aliaj signifoj[redakti | redakti fonton]

En Esperantujo, krokodilo ankaŭ povas signifi "homo, kiu krokodilas" (do esperantisto parolante sian denaskan lingvon en Esperanta medio). Pli malofte ĝi ankaŭ povas signifi "ne-esperantisto", kvankam tiu uzo estas iom konfuziga.

Krokodiloj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas la duan legaĵon de ties 49a ĉapitro al komentoj pri krokodiloj.[1]

Viando[redakti | redakti fonton]

Telero da krokodilo viando en terijakia saŭco en Helsinko, Finnlando.

La viando de krokodilo gustas iomete kiel kokaĵo.

Bibliografioj[redakti | redakti fonton]

  • Eta krokodilo kaj la verda stelo, La / Le petit crocodile et l’étoile verte. Cécilia Guérin, Maximilien Guérin. Ilustraĵoj de C. Guérin. Paris: L’Harmattan, 2021. 63p. 22cm. (ISBN 9782343231174) Dulingva: franca, E-o. Rakonto pri krokodilo vivanta en bestoĝardeno kaj kiu volis estis libera.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.