Krokodilo
Krokodilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Krokodilo estas unu el la tri genroj de arkosaŭraj reptilioj de la familio Crocodylidae (foje klasifikita anstataŭe kiel la subfamilio Crocodylinae). Oni ankaŭ uzas la terminon pli malprecize por ĉiuj membroj de la ordo Krokodiluloj, tio estas, ordo kiu enhavas kaj la verajn krokodilojn, kaj la aligatorojn, la kajmanojn (familio Aligatoredoj) kaj la gavialon (familio Gavialedoj). La plej konata estas la Nila krokodilo (Crocodilus niloticus).
Ĉiuj estas ĉasistoj duonakvaj de longeca konturo kaj ebeneca korpo, kapablaj kapti inter siaj fortegaj makzeloj ĉion ajn kiu moviĝas.
Ili loĝas en tropikaj kaj subtropikaj areoj de Afriko, Azio, Aŭstralio kaj Ameriko, tiel kiel en nombraj insuloj de Karibio, la Hinda Oceano kaj la Pacifika. Tio eblas ĉar tiu genro male al aliaj Krokodiluloj kiaj la Aligatoredoj, povas elpeli la troon de sala akvo mara tra glandoj de la okuloj, produktante tiele la fame konataj kiel krokodilaj larmoj. Tamen ili preferas la nesalan akvon.
Specioj laŭ alfabeta ordo laŭ la latina scienca nomo
- Centramerika krokodilo, Crocodylus acutus
- Crocodylus anthropophagus formortinta
- Muzelfajna krokodilo, Crocodylus cataphractus aŭ Mecistops cataphractus
- Orinoka krokodilo, Crocodylus intermedius
- Aŭstralia krokodilo, Crocodylus johnstoni
- Filipina krokodilo, Crocodylus mindorensis
- Meksika krokodilo, Crocodylus moreletii
- Nila krokodilo, Crocodylus niloticus
- Novgvinea krokodilo, Crocodylus novaeguineae
- Marĉa krokodilo, Crocodylus palustris ( vidu : Gir-Arbaro )
- Mara krokodilo, Crocodylus porosus
- Kuba krokodilo, Crocodylus rhombifer
- Siama krokodilo, Crocodylus siamensis
Aliaj signifoj
En Esperantujo, krokodilo ankaŭ povas signifi "homo, kiu krokodilas" (do esperantisto parolante sian denaskan lingvon en Esperanta medio). Pli malofte ĝi ankaŭ povas signifi "ne-esperantisto", kvankam tiu uzo estas iom konfuziga.
Vidu ankaŭ
- Saharaj inunditaj herbejoj
- Zambezaj inunditaj herbejoj
- Krokodilo Gena
- Ŝnapjo
- Krokodili - Esperanta idiotismo