Krokodilo Gena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Soveta poŝtmarko montranta krokodilon Genadio kaj Ĉeburaŝko, februare, 1988.

Krokodilo Gena (ruse: Крокодил Гена) estas fikcia, amikema krokodilo en la serio da libroj Ĉeburaŝko de rusa verkisto Eduard Uspenskij. Ĝia nomo estas la diminutiva formo de la populara rusa nomo Gennadij. Li ankaŭ aperis en la animaciaj filmoj bazitaj sur la libroserio de studio Sojuzmultfilm.

La 50-jaraĝa Gena laboras kiel krokodilo ĉe la urba bestoĝardeno. Li ludas la akordionon kaj ŝatas kanti. Liaj du plej ŝatataj kantoj estas Pust' begut neukljuĵe... ("Rigardu suben") kaj Goluboj vagon ("Blutrajna vagono").

Gena estas la plej bona amiko de Ĉeburaŝko, la eta rolulo de la serio.