Krokuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krokusoj sur herbejo
Printempaj krokusoj

Krokuso (Crocus) estas genro el la planta familio iridacoj (Iridaceae). La genro entenas ĉ. 75 speciojn kiuj estas malaltaj herboj kun bulbosimila tigotubero, kun elbazaj linioformaj folioj, kiuj havas blankecan mezan strion. Ili havas ĝenerale unu (ĉe kulturformaj pluraj), mallonge pedunklajn florojn, kiuj havas longan koroltubon kaj ses ovalajn volbajn petallobojn, tri stamenojn kaj unu stiluson kun plurpartiĝinta stigmo.

Ĝi estas hejma en la Alpoj, Sud-Eŭropo kaj ĉe la Mediteraneo. Oni ofte plantigas ĝin kiel ornamplanton pro la koloraj fruprintempaj kaj aŭtunaj floroj.

Unu specio estas konata kiel (kutima, ordinara) safrano (Crocus sativus), kies oranĝflavajn stigmojn oni uzas por kolorigi, gustumigado kaj kuracado. Ĝi venas el okcidenta Azio.

  • Printempa krokuso (C. vernus) kreskas en la Alpoj kaj servis por multaj hibridplantoj.
  • Ora aŭ flava krokuso (C. flavus) kreskas en sudorienta Eŭropo, sur ŝtonaj deklivoj.
  • Duflora krokuso ( C. biflorus ) estas ŝatata printempa florplanto el la Mediteraneo.
  • Bunta krokuso ( C. variegatus )
  • Blanka krokuso ( C. albiflorus )
  • Karpata krokuso ( C. heuffelianus )
  • Ilira krokuso ( C. tommasinianus )
  • Libia krokuso ( C. boulosii ), endemia el Al Ĝabal Al Aĥdar en Libio.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Link FA