Kromata fantazio kaj fugo (Bach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Chromatische Fantasie und Fuge BWV 903 (eo: Kromata fantazio kaj fugo) estas verko por klavarinstrumento (ekz. klaviceno) de Johann Sebastian Bach. La ekzakta ekestodato estas nekonata, la plej malnova kopio datiĝas je 1730. La komponaĵo apartenas al la plej gravaj verkoj de Bach kaj validis jam dum lia vivo kiel majstroverko de la komponisto.

Ekesto

Chromatische Fantasie und Fuge BWV 903 ekzistas nur en kopioj, la praskribaĵo perdiĝis. la plej malnovaj el ĉi tiuj kopioj, kiuj devenas el la lernantaro de Bach, ekestis proksimume 1730. La diversaj kopioj de la lernantoj de Bach malsamas multdetale, la strukturo de la tuto tamen estas klare ekkonebla. La karaktero de la peco, ĝia esprimema, agita stilo, maltipa por la verkoj el la lepsika periodo, tamen remontras jardekon reen en la epokon de liaj „tumultaj verkoj de fundamenta ŝanĝo el Köthen“ (Walther Siegmund-Schultze). Al la stilo de ĉi tiuj verkoj el la ŝanĝoperiodo konvenas ankaŭ, ke Bach ĉefe en la fantazio preterpaŝas la tutan tonalspacon novakiritan per la bontemperata agordo, aparte okulfrapa je loko, je kiu li transinterpretas A♭ enharmonie en G♯, kio estus nepensebla je pli frua agordo, ĉar ĝi sonus terure misa.

Akceptado

La komponaĵo apartenas al la absolutaj kulminoj en la verkado de Bach por klavarinstrumentoj kaj statas laŭ populareco egalrajte apud Tokato kaj fugo d-minora por orgeno. Kompari ĉi tiujn verkojn evidentas ankaŭ pro tio, ĉar kaj tokato kaj fantazio estas muzikaj formoj, en kiuj staras en la malfono la improvizarto de la komponisto. Ambaŭ verkoj estas specimenoj por tio, ke Bach estis majstro de ĉi tiu improvizarto.

Jam la samtempuloj ŝatis la verkon kiel unu de eksterkutima maniero kaj graveco. La filo de la kompnisto, Wilhelm Friedemann Bach, kiu mem estis elstara imrovizanto, opiniis, ke la verko „restas bela tuteterne“, ĝi validos, dum kiam entute oni muzikus. La unua biografo de Bach, Johann Nikolaus Forkel, skribas pri la verko: „Senfinan penon mi elspezis por trovi kroman pecon tiaspecan de Bach. sed vane. Ĉi tiu fantazio estas unika kaj neniam havis egalulon.“ Inter pianistoj Chromatische Fantasie und Fuge validis jam antaŭ la historia Bach-renesanco kun klaviceno kiel brila virtuozaĵo. Franz Liszt, verŝajne la plej sukcesa pianisto de la 19-a jarcento, enprenis la komponaĵon en siajn koncertprogramojn, juna Johannes Brahms, kiam li turneis kiel pianovirtuozo, kutime komencis siajn programojn per ĝi. La efikhistorio de la peco ege dependis de la diversaj eldonoj, kiuj ekestis en la 19-a jarcento. La aranĝaĵo por orgeno far Max Reger plej klare respegulas la interpretmanieron de la malfruromantismo.

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Chromatische Fantasie und Fuge (Bach) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3195451 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)