Kromio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Kromo Kromo (aŭ ĥromo, laŭ la greka χρῶμα, aŭ kromio[1]) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Cr kaj la atomnumero 24. Ĝi estas brila transirmetalo kun alta frostopunkto, utila en alojoj. Kromo havas nek odoro nek gusto, kaj ĝi estas fleksiĝema. Ĝi estas la unika elemento de la perioda tabelo, kiu estas antiferomagneta ĉe la media temperaturo.

  • Simbolo: Cr
  • Atomnumero: 24
  • Atompezo: 51.9961(6) g·mol−1
  • Kemia Serio: transirmetalo
  • Denseco: 7.19 g·cm−3
  • Frostopunkto: 2180 K (1907 °C, 3465 °F)
  • Bolpunkto: 2944 K (2671 °C, 4840 °F)
  • Eltrovinto: Johann Gottlob Lehmann

Historio

Crocoite (PbCrO4) de Tasmanio

La 26-an de julio 1761, Johann Gottlob Lehmann trovis oranĝkolora-ruĝan mineralon en Uralo, kiun li nomis Siberia ruĝa plumbo. Li pensis, ke tiu mineralo estis plumba kombinaĵo kun seleno kaj fero, sed ĝi estis plumba kromito (PbCrO4), kiu nun nomiĝas krokoit (angle crocoite). En 1770, Peter Simon Pallas vizitis la saman ejon, kaj trovis tiun saman ruĝan "plumban" mineralon. Ĉi tiu mineralo estis tre utila kiel pigmento, do ĝia uzado kiel farbo populariĝis. Ankaŭ, flava koloro kreita de krokoito populariĝis kiel moda koloro.

En 1797, Louis Nicolas Vauquelin ricevis krokoiton. Li produktis kroman oksidon (CrO3) per miksado de crocoite kaj klorida acido (HCl). En 1798, Vauquelin produktis metalan kromon per lignokarba forno. Li trovis kromon en gemoj kiel rubeno kaj smeraldo. Li sukcesis izoli puran kromon.

Dum la 1800-oj, kromo estis uzata kiel farbo kaj tanada salo. Nun ĝia uzado estas primare (85%) en metalaj alojoj, aparte en rustorezista ŝtalo . Ĝi estas ankaŭ uzata en la kemiaj kaj metalaj industrioj.

Kromo nomiĝis pro la greka vorto "Chrôma" (kiu signifas koloro), ĉar estas multe da koloraj kombinaĵoj kun kromo.

Notoj

  1. Formo laŭ PIV.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-kemio