Kronardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kronardeo
Kronardeo
Kronardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Pilherodius
Specio: P. pileatus
Pilherodius pileatus
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kronardeo (Pilherodius pileatus) estas specio de ardeo de la familio de Ardeedoj. Ĝi estas en la monotipa genro Pilherodius.

Disvastiĝo

Tutmonda distribuado

Ĝi troviĝas en tropika kaj subtropika Sudameriko el suda Meksiko kaj Panamo suden ĝis nordoriento de Argentino kaj nome en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujanoj, Panamo, norda Paragvajo, Peruo, kaj Venezuelo. Forestas el Andoj el Ekvadoro suden kaj el suda Brazilo suden.

Ties natura habitato estas arbaraj aŭ ĝangalaj riveroj, marĉoj, kaj nesalakvaj lagoj.

Karakteroj

Ĝi havas similan grandon al tiu de la Sundevala ardeo. Plenkreskuloj estas ĉirkaŭ 60 cm longaj kun enverguro de ĉirkaŭ 1 m. Ili pezas 400 ĝis 450 g. La longa kaj pintakra beko (iom griz nuanca) kaj ĉefe la bridoj kaj ĝis ĉirkaŭokulaj nudaj (senplumaj) haŭtaĵoj estas tre markate helbluaj, dum ties plumaro estas tute blanka (kun iom da sulfurflava nuanco ekzemple bruste kaj kape) escepte tre kontraste nigran kronon ĝis okulalteco el kiu ormane pendas du longaj blankaj plumoj al ties supra dorso. La nigra kontrasta krono estas tialo kaj por la komuna nomo kaj por la latina scienca nomo; multaj aliaj ardeoj havas rimarkindajn kronojn, sed tiu ĉi krome havas tiun markon en la sienca nomo, pro kio taŭgas ties traduko al Esperanto. La kruroj estas grizflavecaj. La irisoj estas helflavaj.

Kurioze ĉe tiu specioe estas ke la idoj havas saman plumaron kiel ties gepatroj, io unika inter la ardeedoj.

Tiu specio malmulte flugas kaj fiŝkaptas gvate malgrandajn fiŝetojn, sed ankaŭ amfibiojn (ranoj), reptiliojn (lacertoj), akvajn insektojn, vermojn, krabojn, malgrandajn mamulojn, birdidojn kaj helikojn.

La reprodukta sezono ekas marte aŭ aprile. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn. Kovado daŭras ĉirkaŭ 25 tagojn.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Bibliografio

  • Steven L. Hilty: Birds of Tropical America. Vermont 1994.
  • Gottfried Mauersberger, Wilhelm Meise: Urania Tierreich (7 Bde.): Vögel. Stuttgart 1995.

Eksteraj ligiloj