Kroniko de protestado en Irano (2009)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Protestado en Irano en 2009 komenciĝis post la anonco de la oficiala rezulto de la prezidanta balotado. Laŭ ĝi la prezidento de la lando Mahmud Ahmadineĵad ricevis 62,63 %, lia ĉefa rivalo Mir Hosejn Musavi — 33,75 %.

La tumultoj en Teherano. 13-a de junio 2009

La 13-an de junio[redakti | redakti fonton]

La subtenantoj de Mir Hosejn Musavi eliris sur la stratojn sub la devizoj "For la diktatoro!" kaj "Mortu la diktatoro!".[1] Musavi deklaris ke li "ne cedos al la tiu manipulado" kaj avertis ke konduto de iuj politikistoj dum la balotado "skuas la politikajn fundamentojn de la lando".[2] Li diris ankaŭ ke postulos la rebalotadon.[3] Musavi karakterizis la decidon deklari Ahmadineĵad, la gajninton, kiel "ŝtatperfidon al la voĉdonoj de la popolo" kaj diris: "Mi mem forte protestis kontraŭ la multaj evidentaj malobservoj kaj mi avertas, ke mi ne kapitulacos al ĉi tiu danĝera ŝarado". "La respondeculoj kiuj deklaris tian rezulton endanĝerigos la Islaman Respublikon kaj establos tiranecon", aldonis Musavi.[4]. Baldaŭ aperis kaj estis vaste disvastigita tiel nomata "vera rezulto", laŭ la opozicio originita el la ministrejo pri internaj aferoj. Laŭ tiu dokumento Musavi ricevis 19,075,623 voĉojn, Mehdi Karubi — 13,387,104 voĉojn, Mahmud Ahmadineĵad — 5,698,417 voĉojn, Mohsen Rezai — 2,754,218 voĉojn.[5] La potencoj nomis tiun dokumenton falsaĵo.

Trita Parsi, la prezidanto de la "Nacia Usona-Irana Konsilio", rakontis al la televidstacio Al-Ĝazira, ke la naturo mem de la venko estigas "multajn demandosignojn". "Estas tiel multe da strangaĵoj. Ili estas egale raportantaj, ke Ahmadineĵad gajnis en la urbo Tabriz, kiu estas la hejmurbo de Musavi, kun 57 %. Tio ja estas ekstreme neverŝajna. Kial la voĉdonoj estis kalkulitaj tiel rapide, malgraŭ tio, ke la balotado eĉ malfermiĝis ses horojn pli malfrue ol antaŭplanite?".[4]

Polico brutalo dispeladis manifestaciojn, kiuj baldaŭ trakreskis en tumultoj.[6][7] Ahmad Reza Radan, vic-policestro de Teherano, diris al la oficiala IRNA novaĵagentejo, ke almenaŭ 60 homoj estis arestitaj pro la tumultoj kaj pliaj arestoj okazos baldaŭ. En Teherano la polico alfrontis jam pli ol 200 ŝtonĵetantajn manifestaciantojn.[4] "Mi alvokas al irananoj daŭrigi la tutlandajn protestojn en paca kaj laŭleĝa maniero", diris Musavi.[6][8] Vespere la 13-an de junio en Teherano oni elŝaltis movtelefonion.[9] La ŝtata kompanio DCI, provizanto de retkonekto, por 40 minutoj deŝaltis tutan interreton, verŝajne, por ke instali filtrojn por aliro al la popularaj risursoj Facebook kaj YouTube ktp, kiuj de tiam denove estis nealireblaj.[10][11] Laŭ komuniko de la irana bloganto Reza ekde la 10-an de junio ne eblis sendi kaj ricevi SMSon tra la lando, tre malbone funkcias poŝtelefono, Interreto paneas kaj tre malrapide eblas retumi, ne funkcias mesaĝilo Yahoo, kiun uzas pli ol 90 % de iranaj retuzantoj. Al la 17-a de junio mesaĝilo Yahoo denove funkciis, sed ne ĉiam glate.[12] Multaj irananoj poŝtis mesaĝojn pere de la servo “Twitter” per poŝtelefonoj aŭ la interreto. La ŝlosilvortoj #IranElections (la elektoj en Irano), per kiuj oni markis ĉiujn mesaĝojn pri situacio en la lando, rapide trafis Trending Topics (plej diskutataj temoj de tago). Komence CNN malmulte atentis pri la protestado en Irano kaj tiam uzantoj ekskribadis mesaĝojn kun ŝlosilvortoj #CNNfail (fiasko de CNN).[13] Ankaŭ irananoj uzis eksterajn prokurorajn servilojnjn per kiuj eblas enmeti filmojn en YouTube kaj fotojn en Flickr.com. Kontroli ĉiujn mesaĝojn ne eblis, ĉar el 70 milionoj da irananoj preskaŭ 18 milionoj jam estis retuzantoj.[10] Laŭ Al-Ĝazira la tumultoj de la 13-a de junio iĝis la plej grandaj post la Irana revolucio.[14]

La 14-an de junio[redakti | redakti fonton]

La venkosigno sur stratoj de Teherano. 15-a de junio 2009

Musavi petis la permeson pri la organizo la 15-an de junio de tutlanda mitingo de protesto, sed ne ricevis ĝin.[15] Malgraŭ tio sekvonttage miloj da homoj eliris sur stratojn de urboj sub verdaj standardoj kaj vestitaj verde. [16] Ili koliziis kontraŭ la adeptoj de Ahmadineĵad.[17] En la ĉefa mitingo en Teherano partoprenis Musavi mem.[18] Li postulis la rebalotadon.[19] Vespere en Teherano la kvanto de protestantoj atingis 100 miloj da homoj.[20] Polico aplikis pulvopafilon kaj murdis unu homon.[21] Je la nokto de la 14-a de junio, laŭ informo de la bloganto Reza, polico invadis la studentaran loĝejon de la teherana universitato. Rezulte pli ol 7 studentoj estas mortigitaj, pli ol 180 kaptitaj kaj multaj vunditaj.[12] Laŭ alia informo, tiunokte nepolicanaj grupoj, kiuj oni nomis "neuniformanoj", atakis gastejojn de Teherana Universitato kaj Isfahana Universitato.

Ahmadineĵad intervijuis kun gazetaroj kaj komparis la protestantoj kun futbalaj ŝatantoj malkontentiĝitaj kun malvenko de siaj teamoj. Li ne respondis la demandojn pri batado de homoj per policanoj, kaj nomis sian elektiĝadon sanan kaj puran.

Nokte la israela ĵurnalo "Ha-Arec" informis ke Musavi estis arestita survoje al renkontiĝo kun la supera gvidanto Ajatolo Sejed Ali Ĥamenei.[22] Ankaŭ estis arestitaj almenaŭ 10 opoziciaj politikistoj,[23] subtenintoj de Musavi.[24] Matene aperis sciigoj ke estas pli ol 100 arestitoj, inkluzive de la fraton de eks-prezidanto Mohammad Ĥatami.[25] Tage Zahra Rahnavard, la edzino de Musavi, dementis tiun informon.[26]

La 15-an de junio[redakti | redakti fonton]

La irana Ministerio pri Internaj Aferoj publikigis rezultojn de la kalkulado de balotiloj en diversaj provincoj kaj urboj. Laŭ la rezultoj Mousavi gajnis pli multajn balotilojn ol Ahmadineĵad nur el Teherano kaj aliaj malmultaj regionoj kaj malsukcesis en plejparto de provincoj kaj urboj de la lando.[27] La mitingoj de la protestoj trapasis kaj ekster Irano: ĉe la ambasadorejoj en Parizo,[28] Berlino,[29] Londono,[30] Romo,[31] Amsterdamo[32] kal aliaj urboj.

Ekde tiu tago sur la ĉefstratoj de Teherano kaj la aliaj urboj okazas "silenta manifestacio". Homoj silente marŝas sur la stratoj kaj levas la manojn montrante venkosignon. Ili kunportis fotojn de Musavi, kaj bildojn, sur kiuj skribita estas “kie estas mia voĉo?” Laŭ informo de la bloganto Reza, je la 15a la polico komence intenci kontraŭi ajnan manifestacion ĉar oni ne havis permesilon manifestacii, sed rimarkante la amaso de la homaro ĝi malaperis. Dum noktoj je la 22a horo sur la tegmentoj oni krias kaj ripetas la sloganon "Allaho Akbar". Je la fino de la 15a manifestacio direktiĝis de placo Enghelab (Placo de revolucio en farsi) al Azadi placo (Placo de libereco), kie apud la stacio de duonmilita organizaĵo "Basiĝi" (branĉo de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio) iuj pafis al la manifestaciantoj kaj laŭ la oficialaj raportoj 7 homoj estis mortigitaj kaj 29 vunditaj.[33][10] Laŭ alia informo nokte antaŭ la 16-a de junio en Teherano estis mortpafitaj 7 protestintoj, kiuj atakis militpostenon apude la placo Azadi, en kiu okazis mitingo de la opozicio.[34] Centoj da studentoj okazigis la sidan strikon, protestante kontraŭ la atako al ties universitata loĝejo nokte la 14-a de junio.[35]

La 16-an de junio[redakti | redakti fonton]

La ĵetita motociklo de Basiĝi. Teherano. 16-a de junio 2009

Je la 4a subtenantoj de Ahmadineĵad kunvenis Valiasr placo. Samloke devis kunveni la subtenantoj de Musavi. Poste Musavi nuligis la kunvenon, tamen ĉar kuminikadaj vojoj estas malkonektigitaj multaj homoj kunvenis kaj homoj kontraŭstaris unu la aliajn.

La franca prezidanto Nicolas Sarkozy deklaris, ke dum la irana balotado "la grado de fraŭdo" estis "proporcia al responda reago".[36]

Vespere laŭ usona tempo kaj matene la 17-an laŭ tiu irana, Twitter devis elŝaltita por konservado. Tamen tutage multaj uzantoj skribis mesaĝojn kun la ŝlosilvortoj #nomaintenance (ne al la profilakto) kaj la administracio de la kompanio transportis laborojn al 1:30 laŭ irana tempo.[13] La bloganto Reza skribis, ke tio estis farita pro la ordono de la Usona Ŝtata Departamento.[37]

La 17-an de junio[redakti | redakti fonton]

La futbalistoj de la nacia teamo de Irano eliris al matĉo kontraŭ Sud-Koreio, liginte sur manoj kaj pojnoj la verdajn rubandojn. Post interrompo ili demetis tiujn. Antaŭ nelonge Mahmud Ahmadineĵad komparis la subtenantojn de Musavi kun futbalaj zelotoj, kies teamo malvenkis.[38] Baldaŭ aperis la informo, ke Irana futbala asocio forpelis kvar anojn de la teamo, inkluzive de la teamestro Mehdi Mahdavikija kaj futbalistoj Ali Karimi, Hosejn Kaabi, Vahid Haŝemjan. FIFA sendis respektivan interpelacon al asocio, kaj tiu refutis la informon pri puno.[39]

Aperis la informo ke la raporto de la organizaĵo Homrajta aktivado de Irano jam 32 homoj estis mortigitaj dum la protestado.[40][41] Press TV informis ke la ministerio pri internaj aferoj donis la indikon pri la enketo pri atako de la polico kontraŭ studentoj, kiu okazis nokte la 14-a de junio.[35] La granda ajatolo kaj liberpensulo Hossein-Ali Montazeri, loĝanta en la urbo Kum, alvokis irananojn al tritaga funebro honore mortigitaj.[10] La irana reĝisoro Mohsen Maĥmalbaf kaj la irandevena verkistino Marjane Satrapi, loĝanta en Francio, reprezentis tiun dokumenton al Eŭropa Parlamento kiel aŭtentika.[5]

La 18-an de junio[redakti | redakti fonton]

Laŭ informo de Reza, la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio oficiale deklaris ke oni ne rajtas blogi kaj surretigi ajnan informon pri la kurantaj aferoj en Irano. La eks-kandidatoj Mehdi Karubi kaj Musavi deklaris ke la popolo ne timu kaj kuraĝe aperu sur la stratoj ĝis tiam kiam la ŝtato akceptu nuligon de la hontiga balotado.[33] 100,000 subtenantoj de Musavi kolektiĝis al silenta mitingo honore mortintaj. Homoj, vestitaj nigre, sidis sur la placo de la imamo Ĥomejni kun nigraj kandeloj kaj plakatoj kun la surskribo: "Por kio vi murdas niajn fratojn?". Kiam en placo aperis vestita nigre Musavi , amaso stariĝis kaj ekskandis: "Ja, Hosein!". Tiun frazon ŝijaistoj kutime elkrias dum Aŝuro, la tago de la rememoro de la imamo Hosein, la nepo de la profeto Mohamedo.[10]

La novaĵagentejo AFP informis, referenciante la iranan observantan konsilion, ke tri malgajnintoj kandidatoj kalkulis ĝenerale 646 leĝorompojn dum la voĉdonado.[42]

La 19-an de junio[redakti | redakti fonton]

Kie estas mia voĉo? Teherano. 17-a de junio 2009

Tiutage la opozicio ne eliris sur stratojn, ĉar ĉiuj atendis la paroladon de Ajatolo Sejed Ali Ĥamenei.[10] Li elpasis en la Teherana Universitato kaj diris, ke en la okazinta prezidanta balotado ne eblas aperi grandskala manipulado de balotiloj; kandidatoj kontestantaj la elektadan rezulton devas serĉi solvon laŭ la leĝa vojo, sed ne devas premi la aŭtoritatojn per surstrataj protestoj. Li avertis, ke oni devas tuj haltigi la protestojn, alie gvidantoj de tiuj devas porti respondecon pri iu ajn sangado, perforto kaj tumulto.[43]. Ajatolo kulpigis Musavi kaj Karubi pri gvidado de protesto, kaj diris ke se la protestoj daŭriĝos dum postaj tagoj, li agos pli serioze. Post parolado de Ĥamenei ĉirkaŭ tombejo de tiu, nekonata kamikazo eksplodis sin. Kelkaj homoj vundiĝis. Ĥamenei deklaris ke malamikoj de Irano dum tiuj protestoj kapabliĝos teroriste aktivi.

La usona prezidanto Barack Obama avertis la iranan registaron, ke ĝi devas konscii ĉu estas efektive protektata la rajto de la irana popolo pri paca protesto, ĉar tio estas atentata de la internacia socio; Irano estas observata de la tuta mondo.[43]

La 20-an de junio[redakti | redakti fonton]

La disĉiploj de Musavi intencis okazigi manifestacion de Enghelab placo ĝis Azadi placo en Teherano. La ministerio pri enlandaj aferoj ne donis la respektivan permeson kaj polico anoncis ke forte kontraŭstaros ajnan "senpermesan" manifestacion. Je la 16a, kiam la manifestacio devus komenciĝi, kelkcent policanoj kaj soldatoj baris la vojojn al homoj, insultis kaj batis ilin. Dum kelkaj minutoj komenciĝis bataloj inter la policaro kaj la manifestantaro. La irana bloganto Reza skribas ke nokte je la 22a denove la civitanoj malbene kriadis sur siaj tagmentoj "Allaho Akbar", "Morto al diktatoro" ktp.[44] Ĉ. 7a polico uzis gason kaj akvon kaj blokis homojn en Enghelab placo. La novaĵagentejo Sky News informis, ke la subtenantoj de Musavi incendiis la ŝtabon de Mahmud Ahmadineĵad, kiu troviĝas en sudo de ĉefurbo. Rezulte de la agadoj de polico suferis 50 ĝis 60 homoj kaj unu homo estis pafvundita en ŝultro.[45][46]

Samtage en Facebook kaj YouTube estis disvastigita la filmeto, kiu kaptis la murdon de la 27-jaraĝa irananino Neda Aga-Soltan sur Keshavarz bulvaro en Teherano. Persono kiu poŝtis filmon skribis ke li estas doktoro, kaj li ĉeestis kiam el plafono okazis pafado, kaj ŝajnas ke pafanto estis ne-uniformano. Li skribas ke li rapidis helpi, sed la virino forpasis post du minutoj. En la filmo aŭdebla estas voĉo de viro: “Kara ne timu, Neda ne timu!”. [47] Neda en farsi signifas "voĉo" aŭ "alvoko". Tiu evento eĥis tutmonde.[48] Baldaŭ aperis alia filmo, kaptita en Teherano, en kiu multaj homoj prenite unu la aliajn manojn, diris: “Ne timu, ne timu, ni estas kune kun!”.

La 21-an de junio[redakti | redakti fonton]

Polico kaptis Faezeh Hashemi, la filinon de la eks-prezidanto Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani. Ŝi partoprenadis en la protestado, sed la polico deklaris ke Faezeh kaj ties parencoj estis kaptitaj por "la defendo de terorismaj agoj de ribelantoj". Baldaŭ ili estis liberigitaj.[49] Laŭ oficialaj informoj estis arestitaj pli ol 450 partoprenantoj de la sabataj manifestacioj.[50]

La ministerio pri eksteraj rilatoj de Italio komunikis ke ĝi estas preta doni la humanitaran helpon al iranaj manifestantoj.[51] La iranaj potencoj postulis, ke John Leyne, la korespondanto de BBC, forlasu la landon ene 24 horoj. Laŭ informo de BBC News, de unu kaj duono semajno en Irano ekis problemoj ĉe ricevo de la signalo de BBC Persian. Do la kompanio pligrandigis la kvanton de la komunikaj satelitoj super la lando, sendantaj informon en farsi.[52][53]

La 22-an de junio[redakti | redakti fonton]

La Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio oficiale deklaris, ke ĝi estas preta subpremi la protestadon.[54] La ŝtata radio de Irano informis, ke la antaŭa nokto en Teherano pasis trankvile - unuafoje de la 12-an de junio. Tamen laŭ informo de Reuters norde de la ĉefurbo, kie loĝas multe da la subtenantoj de Musavi, tutnokte aŭdiĝis pafado kaj ĉiele rondis helikopteroj.[55][56] Laŭ informo de la opozicio, estis arestitaj 25 kunlaborantoj de la ĵurnalo "Kalameh Sabz", apartenata Musavi.[57]

La 23-an de junio[redakti | redakti fonton]

La silenta manifestacio de kondolenco al familioj de mortigitoj. Teherano. 18-a de junio 2009

Ŝirin Ebadi, la premiito pri la paco de Nobelo, pridiris ĉe la Eŭropa Konsilio la situacion en Irano kaj petis de la demokrata mondo ne bojkoti iranan registaron ekonomie sed politike. En iranaj registaraj amaskomunikiloj multe kritikas tiun paroladon kaj ties aŭtoron.[58]

Laŭ informo de la novaĵagentejo AFP, estis liberigitaj 5 virinoj el 25 kunlaborantoj de la opozicia ĵurnalo "Kalameh Sabz", kiuj estis arestitaj la 22-an de junio.[59]

La 24-an de junio[redakti | redakti fonton]

Je la 16a la protestantoj manifestaciis ĉe la parlamento. La polico kaj la kaŝa polico forte batadis la homojn. Ankaŭ 70 universitaj profesoroj hieraŭ post vizito al Musavi estis arestitaj.[58][57] Estas arestitaj jam 36 ĵurnalistoj. La (stud)jarfinaj ekzamenoj de la plimulto da universitatoj estas nuligitaj. La subtenantoj de Musavi ĉiunokte je la 22a horo devizas "Allaho Akbar" kaj "Morto al diktatoro".[58] Samtage aperis la informo ke la eks-kandidato Mohsen Rezai rifuzis siajn pretendojn pri la leĝrompoj por ke ne plu maltrankviligu situacion en la lando.[60]

La 25-an de junio[redakti | redakti fonton]

Mehdi Karubi aboliciis la decidon okazi la funebran manifestacion honore pereintaj dum la protestado.[61]

Usono nuligis la invitojn al la ĉiujara festado de la Tago de sendependeco, pli frue senditaj al iranaj diplomatoj kaŭze de daŭrata en tiu lando perforto kontraŭ opozicio.[62]

La itala ministro pri eksteraj rilatoj Franco Frattini diris ke "Irano staras ĉe krucvojo. Ĝi devas decidi, ĉu restos pordoj malfermitaj por la dialogo kun internacia komunumo aŭ ne. Ĉar la mano, etendita de Usono al ĝi, ne povos esti purpurigita per sango".[63]

La sveda ĉefministro Fredrik Reinfeldt diris, ke la enkonduko de sankcioj kontraŭ Irano povos plimalbonigi situacion, ĉar la subtenantoj de "malmola linio" ricevos plian argumenton por ties politiko.[64]

La 26-an de junio[redakti | redakti fonton]

La Konsilio de la Gardantoj deklaris ke post la dektaga rekontrolo de la rezulton de la balotado ĝi ne malkaŝis iujn ajn seriozajn leĝorompojn.[65]

La kanceliero Angela Merkel deklaris dum sia vizito en Usono, ke la civitanoj de Irano rajtas postuli, ke la iranaj potencoj rekalkulu voĉojn. Ŝi notis ke "la popolo de Irano devas havi la rajton pri liberaj, pacaj manifestacioj, la rajton pri kontroli la rezulton de balotado".[66]

Ĉ. 150 protestintoj disbatis la vitrojn de la irana ambasadorejo en Stokholmo, penetris enen kaj vundis unu kunlaboranton de tiu. Baldaŭ ili estis elpremitaj de policistoj. Unu partoprenanto de la atako estis arestita.[67]

La 27-an de junio[redakti | redakti fonton]

Musavi rezignis partopreni en la laborado de la speciala komisiono, kiu estos kreita por la enketo de eventualaj leĝrompoj dum la balotado. Li diris, ke estas ununura la decido vera — rebalotado.[68]

Ahmadineĵad en sia televida parolado denove akuzis la usonan prezidanton Barack Obama pri la enmiksiĝo en internaj aferoj de Irano. "Ne estas kompreneble pri kio pensas Obama, — diris Ahmadineĵad. — Por kio li enmiksiĝas en nia politika vivo je profana kaj kontraŭdira formo?".[69]

La 28-an de junio[redakti | redakti fonton]

La novaĵagentejo Associated Press informis, ke en Teherano koliziis kun polico almenaŭ 3,000 (laŭ aliaj taksoj — 5,000) protestintoj.[70] La manifestacio iradis de nordo al sudo Teherano, laŭ centro de ĉefurbo. Oficiale la aranĝaĵo estis dediĉita al la datreveno de la pereo de ajatolo Mohammad Ĥosejni Beheŝti, la prezidanto de la Kortumo de Irano, kiu pereis la 28-an de junio 1981 rezulte de la eksplodo en la ŝtabo de la Islama respublika partio de Irano; do la potencoj ne povis malpermesi la aranĝaĵon. La manifestacio preterpasis la moskeon Roba, laŭ strato Ŝariati, kie troviĝas la monumento honore menciitaj pereintoj. Polico postulis, ke manifestantoj iris pli rapide, tamen organizantoj instrukciis ilin iru kiom eble malrapide. Polico fermis ĉiujn stratojn je radiuso 1 km de moskeo Roba kaj brutale batis la manifestantojn. Mehdi Karubi estis devigita forkuri de tie en furgono.[71]

Japanoj kaj eble irananoj, loĝantaj en Japanio, manifestadis en Tokio kaj Osaka kontraŭ la ŝtata perforto en Irano.[72]

La novaĵagentejo Reuters informis, ke estis arestitaj 8 iranaj kunlaborantoj de la ambasadorejo de Britio, kiujn oni suspektis pri la partoprenado en la tumultoj.[73] Tiun informon konfirmis la irana bloganto Reza.[74]

La 29-an de junio[redakti | redakti fonton]

Ajatola Ahmad Ĝanati, la prezidanto de la Konsilio de la Gardantoj, definitive konfirmis la venkon de Mahmud Ahmadineĵad en la balotado. Oni deklaris, ke tiu decido estis farita unuanime.[75][76][77]

La 4-an de julio[redakti | redakti fonton]

Associated Press informis, ke 8 el 9 (pli frue komunikiĝas pri 8) kunlaborantoj de la brita ambasado, kiuj estis arestitaj la 28-an de junio, estis liberigitaj. La ĉefa politologo de tiu Hosejn Resem estis enmetita al la prizono Evin kaj atendas juĝadon.[78]

La 7-an de julio[redakti | redakti fonton]

Mir Hosejn Musavi, Mehdi Karubi kaj aliĝinta ilin Mohammad Ĥatami aldiris Mahmud Ahmadineĵad kun la peto liberigu ĉiujn arestitaj partoprenantoj de la protestado.[79][80]

La 8-an de julio[redakti | redakti fonton]

La partoprenantoj de la kunveno de G8 publikis la deklaron, kie estas dirita la zorgopleneco pri la situacio en Irano. Ili alvokis la iranajn potencojn rezignu uzadon de perforto, precipe rilate alilandanoj, loĝantaj en la Irano.[81]

La internaciaj neregistaraj organizaĵoj kiel Amnestio Internacia, Informraportistoj senlimaj (angle Reporters Without Boarder) kaj la PEN Club deklaris la 25-an de julio kiel la internacia tago de solidareco kun iranaj protestantoj.[82]

La 9-an de julio[redakti | redakti fonton]

Centoj da manifestantoj eliris sur stratojn de Teherano en 10-an datrevenon de la studenta protestado 1999 jaro. Ĉ. 200-300 homoj ekiris al la teherana universitato por okazi la mitingon honore de tiuj eventoj. Polico aplikis larmigan gason. La ĉefo de polico Ismail Aĥmadi Moghadam antaŭe avertis, ke iuj ajn similaj mitingoj estos dispelitaj.[83]

La 12-an de julio[redakti | redakti fonton]

Laŭ informo de la bloganto Reza, la prokuroro de Teherano komunikis la familion de 19-jaraĝa Sohrab Arabi, ke kies parenco, arestita dum manifestacio la 20-an de junio, mortis kaj ili povas ricevi kadavron. La junulo troviĝas en la prizono Evin.[84]

La 13-an de julio[redakti | redakti fonton]

Aŭtoroj de la oficiala raporto, fare de la irana registaro, deklaris ke la opozicio elspezis dum la balotado 300 milionojn da dolaroj por aĉeti voĉojn de elektantoj. Oni komunikis ke tiu planis akiri 5 ĝis 6 milionojn da voĉoj kaj kontraŭ unu voĉon, fordonitan por Musavi, pagis 50 dolarojn.[85] Iuj manifestantoj kriis la novan sloganon: "Mortu al Ĥamenei!". Tiun kaŭzis la informo pri la nomumado Moĝtaba Ĥamenei, la filo de ajatolo Ali Ĥamenei, al administranto de Basiĝi, kies anoj kruele pelas la opoziciantojn. "Moĝtaba Ĥamenei neoficiale gvidis persekutojn kontraŭ la opozicio. Nun lia statuson ekis leĝa", — diris Mehdi Kaŭbi.[86]

AFP, referencinte IRNA, komunikis pri la aresto en la provinco Kazvin de reprezentantoj de 7 ĉefaj opoziciaj partioj. Ili estas akuzitaj pri partoprenado en la protestado kaj kunligoj kun terora "Organizaĵo de la irana popolo".[87]

En nokto de la 13-an al 14-an de junio kelkdekoj da junaj irananoj kunvenis en la korto de Sohrab Arabi, mortigita en la prizono Evin. Ili ekbrulis la funebrajn kandelijn kaj skandis: "Morto al diktatoro!".[88]

La 14-an de julio[redakti | redakti fonton]

Disvastiĝis la deklaro pri venonta kreado de la opozicia politika fronto fare de Musavi.[89]

La 15-an de julio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj amaskomunikiloj informis pri malaltiĝo de la vendado en Irano de la poŝtelefonoj Nokia kaj Siemens, kio estas rezulto de la protesto kontraŭ kunlaborado de la kompanioj kun la iranaj potencoj. Opoziciuloj asertis ke Nokia kaj Siemens posedigadis la registaron informojn pri uzado de la movtelefonio fare de protestintoj. Oni komunikis ke la vendado de poŝtelefonoj de tiuj markoj falis al duono.[90][91] Aperis la bildo, kie malgaja knabino kun la verda brakbendo sidis sub surskribo: "Nokia, Siemens, Dankon ke vi helpis enigi mian parencon en la malliberejon".[92]

La 16-an de julio[redakti | redakti fonton]

BBC News, referencinte al la irana novaĵagentejo ISNA, informis ke demisiis Golamreza Agazade, la administranto de la Organizaĵo pri nuklea energio de Irano. Ankaŭ oni komunukis pri ties abdiko de la vic-prezidanta posteno. Oni informis ke li donis la peton pri la eksiĝo antaŭ tri semajnoj. Associated Press asertis ke Agazade delonge estis subtenanto de Musavi.[93][94]

La 17-an de julio[redakti | redakti fonton]

Dum vendreda preĝo en Teherana universitato Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani alvokis la iranan popolon al unueco. Li ankaŭ alvokis la registaron liberigi arestitojn dum la protestado, partopreni la funebron pri vunditaj kaj mortigitaj kaj krei la kondiĉojn por libero de amaskomunikiloj. Post la prediko, miloj da adeptoj de Musavi, kunvenintaj apud universitato, ekkriis diversajn devizojn kaj tuj estis dispelitaj de polico per larmiga gaso. Ĉ. 15 homoj estis kaptitaj.[95][96][97] Oni komunikis ke krom kutimaj devizoj amaso skandis: "Morto al Rusio!", "Morto al Putin!", "Rusio, lasu mian landon en trankvilo!", "Morto al Ĉinio!" ktp. Tio estis la reago al rusa subtenado de Mahmud Ahmadineĵad kaj al subpremo de la ĉinia registaro de la ujgura ribelo.[98]

Samtage nekonataj civilvestitaj homoj atakis Mehdi Karubi, kiu ĉe la enirejo en la teherana universitato eliris el aŭto.[99] Poste aperis la informo pri la aresto de 36 oficiroj de la irana armeo pro ties aspiro vizitu la predikon de Rafsanĝani. Ili decidis veni uniformitaj por protesti kontraŭ registaraj agadoj.[100]

La 20-an de julio[redakti | redakti fonton]

Mohammad Ĥatami laŭdis la paroladon de Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani de la 17-an de junio kaj alvokis la potencoj okazigi la referendumon pri la fido al la registaro. Li diris ke la opozicio agnoskos rezultojn de tiu.[101]

La reprezentantoj de la irana sekreta servo deklaris ke estis malkaŝita la komploto, kiu havis celon mortigi gvidantojn de la opozicio — Mir Hosejn Musavi kaj Mehdi Karubi — kaj kulpigi pri tio potencojn de Irano. Inter komplociantoj, lau tiu ĉi deklaro, estis iranaj elmigrintoj. Oni asertis ke la opozicia «Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo» preparis 5 grupoj de murdistoj, kiuj penetris la landon. 4 grupoj estis kaptitaj, unu fuĝis el la lando. Ankaŭ estis dirite, ke samaj teroristoj submetis bombon en la aviadilon de Mohammad Ĥatami, sed sekreta servo antaŭforigis teroran agon.[102]

La 21-an de julio[redakti | redakti fonton]

En Teherano okazis la manifestacio, kiu estis dispelita de la polico. Kelkdekoj da protestintoj estis arestitaj.[103]

La 23-an de julio[redakti | redakti fonton]

Iranaj elmigrantoj, loĝantaj en diversaj landoj, komencis la protestan malsatstrikon. Samtempe okazis akcioj antaŭ la oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko. Inter partoprenantoj estis la fama irandevena kantistino Guguŝ.[104]

La 28-an de julio[redakti | redakti fonton]

Estis liberigitaj ĉ. 140 partoprenantoj de protestado, kiuj troviĝis post la arestado en la prizono Evin. Laŭ oficiala deklaro ankoraŭ restas en malliberejo ĉ. 200 protestintoj, farintaj pli gravajn krimojn. La prizono Kaĥrizak estis likvidita post la deklaro fare de Ali Ĥomenej pri rompiĝoj en tiu de la rajtoj de arestitoj.[105][106]

La peto de la opozicio pri aranĝado de la manifestacio honore mortintoj dum la protestado estis rifuzita de la potencoj.[107]

La 30-an de julio[redakti | redakti fonton]

En 16:00 polico dispelis homojn, kunvenintajn en teherana tombejo Beheŝt-e-Zahra je 40-taga datreveno de murdo de Neda Aga-Soltan. Mir Hosejn Musavi ankaŭ alveturis tombejon, sed estis tuj ĉirkaŭita de polico kaj devigita forveturi.[108][109][110] Samtage, vespere, kelkdekoj da miloj da protestintoj eliris sur stratojn de la ĉefurbo. Ili bruligis radringojn kaj skandis: «Mortu Moĝtaba!», «Morton al diktatoroj!», «For Rusion!».[111]

La 18-a de novembro[redakti | redakti fonton]

Kvin partoprenantoj de la protestado estis kondamnitaj al mortopuno, 81 homoj — al malliberigo de 6 monatoj ĝis 15 jaroj. Asizoj komenciĝis en aŭgusto 2009 kaj 3 homoj jam estis kondamnitaj al morto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. В Иране начались демонстрации протеста против переизбрания Ахмадинеджада ruse
  2. Конкурент Ахмади-Неджада не сдается Arkivigite je 2009-06-16 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  3. Иран: оппозиция устроила беспорядки[rompita ligilo] ruse
  4. 4,0 4,1 4,2 Irana disputata balotado estigas agitadon Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  5. 5,0 5,1 Раскачать Иран ruse
  6. 6,0 6,1 Беспорядки в Иране после победы Ахмадинежада ruse
  7. Иранская полиция разогнала митинги противников Ахмадинеджада ruse
  8. Мир-Хоссейн Мусави призвал сторонников не прибегать к насилию ruse
  9. В столице Ирана отключена мобильная связь ruse
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 Улицы несмелых главарей[rompita ligilo] ruse
  11. Мобильная связь и веб-сайты отключены в Тегеране на фоне протестов ruse
  12. 12,0 12,1 Aktualaj novaĵoj el Irano: 1 esperante
  13. 13,0 13,1 Какую роль Твиттер играет в протестах в Иране Arkivigite je 2009-07-13 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  14. Poll results prompt Iran protests angle
  15. В Иране запретили общенациональный марш протеста против итогов выборов ruse
  16. В Тегеране начался запрещенный митинг оппозиции ruse
  17. Сторонники Ахмадинеджада избили оппозиционеров палками ruse
  18. Соперник Ахмадинеджада пришел на акцию протеста в Тегеране ruse
  19. Мусави призвал на митинге к повторным президентским выборам в Иране ruse
  20. Число участников акции протеста в Тегеране достигло 100 тысяч ruse
  21. Во время демонстрации в Тегеране убит манифестант[rompita ligilo] ruse
  22. «Гаарец» сообщила об аресте соперника Ахмадинеджада ruse
  23. В Иране арестованы по меньшей мере 10 оппозиционных политиков Arkivigite je 2009-06-18 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  24. В Иране арестованы сторонники кандидата в президенты Мир-Хосейна Мусави ruse
  25. Более 100 оппозиционных реформистов арестованы в Иране[rompita ligilo] ruse
  26. После выборов в Иране задержаны 170 сторонников оппозиции ruse
  27. Ĉu ŝanĝiĝos rezulto de irana elektado? Arkivigite je 2013-10-19 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  28. Paris Protests angle
  29. People protesting at the Iranian embassy in Berlin Arkivigite je 2009-06-17 per la retarkivo Wayback Machine angle
  30. Protesters rally outside Iranian embassy in London angle
  31. Voto Iran, corteo studenti a Roma Arkivigite je 2009-06-15 per la retarkivo Wayback Machine itale
  32. Tweehonderd demonstranten bij ambassade Iran nederlande
  33. 33,0 33,1 Aktualaj novaĵoj el Irano: 2 esperante
  34. Иранские военные застрелили семерых демонстрантов ruse
  35. 35,0 35,1 МВД Ирана расследует нападение полицейских на студентов в Тегеране ruse
  36. Саркози усомнился в законности прошедших в Иране президентских выборов ruse
  37. Irana Elekto: Granda Katastofo esperante
  38. Иранские футболисты вышли на поле с повязками оппозиционеров ruse
  39. Иран: слухи об увольнении футболистов за ленточки безосновательны ruse
  40. 32 mortigitaj ĝis nun esperante
  41. La raporto de la Homrajta aktivado de Irano farsi
  42. Оппозиция насчитала на выборах президента Ирана 646 нарушений ruse
  43. 43,0 43,1 Obama avertis Iranon protekti popolan rajton pri paca protesto[rompita ligilo] esperante
  44. Aktualaj novaĵoj el Irano: Fino de islama respubliko (la aŭtoro erare indikis la daton 19-an de junio, kvankam samtempe diras pri sabato) esperante
  45. Оппозиционеры подожгли штаб сторонников Ахмадинеджада ruse
  46. Mousavi 'Martyrdom' Vow As Thousands Protest angle
  47. Neda Agha-Soltan YouTube angle
  48. Ŝia nomo estis NEDA... esperante
  49. В Иране задержали дочь экс-президента, участвовавшую в акциях протеста ruse
  50. В Иране задержаны более 450 оппозиционеров - официальные данные Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  51. Италия готова оказать гуманитарное содействие иранским манифестантам ruse
  52. В Иране задержан журналист Newsweek ruse
  53. Iran asks BBC reporter to leave angle
  54. Стражи Исламской Революции готовы подавить протесты иранской оппозиции ruse
  55. Иранское радио сообщило о прекращении беспорядков ruse
  56. Iran's Mousavi defiantly urges more protests[rompita ligilo] angle
  57. 57,0 57,1 В Иране арестованы 70 университетских преподавателей ruse
  58. 58,0 58,1 58,2 Aktualaj novaĵoj el Irano: daŭras la krizoj esperante
  59. Арестованы журналисты газеты соперника Ахмадинеджад ruse
  60. Проигравший кандидат в президенты Ирана отказался от своих претензий Arkivigite je 2009-06-27 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  61. Волна протестов в Иране идет на спад ruse
  62. США аннулировали приглашения дипломатам Ирана на день независимости ruse
  63. Главы МИД G8 в Триесте выразят единую жесткую позицию по Ирану ruse
  64. Шведский премьер против принятия санкций в отношении Ирана ruse
  65. Проверочная комиссия не нашла подтасовок на выборах президента Ирана ruse
  66. Иранский народ имеет право на пересчет голосов на выборах - Меркель ruse
  67. В иранское посольство в Стокгольме ворвались демонстранты ruse
  68. Мусави требует аннулировать результаты президентских выборов в Иране ruse
  69. Президент Ирана вновь обрушился с критикой на США ruse
  70. Массовое столкновение манифестантов с полицией в Тегеране, есть пострадавшие Arkivigite je 2009-06-29 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  71. Тегеран: полиция жестоко разгоняет очередную демонстрацию сторонников оппозиции ruse
  72. La blogo de Reza esperante
  73. Сотрудники британского посольства задержаны в Тегеране ruse
  74. Aktualaj novaĵoj el Irano: La lastaj esperoj esperante
  75. Venko de Ahmadineĵad konfirmita en Irano Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  76. Вопрос о переизбрании президента Ирана объявлен закрытым ruse
  77. Ahmadinejad hails Iran vote, says enemy plots failed angle
  78. Сотруднику британского посольства в Тегеране предъявлено обвинение ruse
  79. Иранская оппозиция потребовала отпустить арестованных противников Ахмадинеджада ruse
  80. Iran opposition protests at 'brutal' crackdown angle
  81. Лидеры G8 завершили первый день саммита декларацией по Ирану ruse
  82. July 25: Global Day of Action for Human Rights in Iran Arkivigite je 2009-07-25 per la retarkivo Wayback Machine angle
  83. Иранская полиция разогнала шествие оппозиционеров в Тегеране Arkivigite je 2015-06-30 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  84. Alia mortigito en Irano far de puĉistoj esperante
  85. Иранская оппозиция подкупала избирателей ruse
  86. Операция «Преемник»? Сын аятоллы Хаменеи возглавил исламскую полицию Arkivigite je 2009-07-17 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  87. Власти Ирана арестовали семерых оппозиционеров ruse
  88. Иран: оппозиционеры зализывают раны и скорбят о погибших ruse (inkluzive de filmetoj de YouTobe)
  89. Мусави создает в Иране оппозиционный политический фронт ruse
  90. Иранская оппозиция объявила бойкот Nokia ruse
  91. Iranian consumers boycott Nokia for 'collaboration' angle
  92. Dankon ke vi helpis enigi mian parencon en la malliberejon esperante
  93. Руководитель иранской ядерной программы ушел в отставку ruse
  94. News agency: Iranian nuke chief resigns angle
  95. Rafsanjani: "Irano en krizo" Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  96. Полиция разогнала газом митинг оппозиции в Иране ruse
  97. Call for Iran protesters' release angle
  98. Новый этап борьбы за власть в Иране проходит под лозунгом "Смерть России!" ruse
  99. В Тегеране неизвестные напали на одного из лидеров оппозиции Arkivigite je 2015-06-30 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  100. В Иране арестованы 36 военных, хотевших поддержать оппозицию ruse
  101. Хатами требует провести референдум о доверии правительству Ирана ruse
  102. Спецслужбы Ирана: предотвращены убийства Мусави, Карруби и Хатами ruse
  103. В Иране вновь разогнана акция протеста ruse
  104. Известная иранская певица пробует себя в политике ruse
  105. Власти Ирана выпустили из тюрьмы 140 оппозиционеров ruse
  106. Iran 'releases 140 demonstrators' angle
  107. Оппозиции в Иране запретили траурную церемонию ruse
  108. Иранская полиция разогнала митинг оппозиции на кладбище ruse
  109. Iran police arrest mourners at cemetery - witness Arkivigite je 2009-08-03 per la retarkivo Wayback Machine angle
  110. Iran police clash with mourners angle
  111. В Тегеране - недолгая эйфория: 'мы можем победить' ("Time", США) Arkivigite je 2009-09-03 per la retarkivo Wayback Machine ruse