Kronitaj verkoj de la Akademio

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Kronitaj verkoj de la Akademio. Jam antaŭ la milito la Akademio starigis komisionon por proponi el la aperintaj libroj tiujn, kiuj pro sia bonlingveco kaj bonstileco meritas esti laŭdataj de la Akademio. Publikigo de la laŭdoj okazis unuafoje en 1914, kiam la laŭditaj verkoj estis:

Post la milito en 1923 la Akademio restarigis tiun komisionon, sed ĝi funkciis ne kontentige. Unuparte la granda kvanto da libroj, kiujn la eldonejoj devis dissendi al ĉiuj Akademianoj (ĝis 20 el ĉiuj libroj) igis la eldonejojn ofte ne sendi librojn, kiuj sendube estus ricevintaj la laŭdon, aliparte tiuj laŭdoj publikiĝis ĉiam longe post la apero de la libroj, perdante tiel ĉiun efikon je la favoro de ilia disvastiĝo kaj perdigante al la eldonejoj la valoron de la tiel dissenditaj libroj. Pro tiu kaŭzo post la jaro 1930 tiu oficiala akademia laŭdo de la verkoj ĉesis, ĉar la koncerna komisiono dum jaroj ne ricevis librojn laŭdotajn. Kompreneble la nuna listo estas nenia valortakso de la esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj (ekz. neniu verko de ForgeEngholm estas laŭdata, de Kálmán Kalocsay nur la plej malgranda traduko), sed nur kvazaŭa vicigo de la ensenditaj, por tiu celo „oferitaj“ verkoj. Tio, ke el la tuta kronita verkaro iu aŭ alia verkisto rolas per granda procento de la libroj, montras (krom ke tiu libro ne estas malbonlingva) nur la oferemon kaj entuziasmon de la koncernaj eldonistoj, aŭ de la verkistoj, sed neniel lian pozicion en nia literaturo. La Akademia iniciato estis bela, sed por ĝin fakte efektivigi, nia movado bezonus finance fortan kaj pro tio bone organizitan akademion ne kun memvolaj, sed kvazaŭ honorariataj kunlaborantoj.

Listo de la postmilite kronitaj verkoj