Reĝlando Aragono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kronlando de Aragono (katalune Corona d'Aragó, aragone Corona d'Aragón, kastilie Corona de Aragón) estis historia feŭda ŝtato, kiu ekzistis de la jaro 1137 ĝis 1714 kaj kiu iom post iom de la origina kerna regiono Aragono kaj Katalunio ampleksiĝis ĝis granda parto de la sudo de Eŭropo ĉe la norda bordo de la mediteranea maro.

La landoj de la kronlando de Aragono dum la jaro 1443

Ekesto

Grafejo Aragono (812-1035)

Post mallonga periodo de maŭra regado la regiono de la posta Aragono dum la jaro 812 iĝis parto de la franka regno. El la "hispana regiono" de la franka reĝo Karolo la Granda evoluis la Grafejo Aragono, kies unua grafo estis Aznar la 1-a Galíndez. Post elmorto de tiu grafa dinastio la grafejo komence de la 10-a jarcento ekapartenis al Sanĉo la 3-a, kiu de 970 ĝis 1035 estis reĝo de Navaro.

Reĝlando Aragono (1035)

Post la morto de Sanĉo la 3-a ties filo Ramiro la 1-a dum la jaro 1035 heredis la regionon Aragono kaj ĝi fariĝis sendependa reĝlando. Ramiro amplekigis la areon de sia regado, kiu komence limiĝis al la regiono Jacetania, per la akiro de Ribagorza kaj Sobrarbe kaj per sukcesaj bataloj kontraŭ la maŭroj.

Liaj posteuloj Sanĉo Ramírez (1063-1094) kaj Petro la 1-a (1094-1104) sukcese daŭrigis la batalojn kontraŭ la maŭroj. Armeo sub Alfonso la 1-a (1104-1134) dum la jaro 1118 konkeris Zaragozon kaj nomis ĝin ĉefurbo de Aragono.

La testamenton de Alfonso la 1-a, kiu heredis la reĝlandon al la kristanaj kavaliraj ordenoj, ne agnoskis la aragona nobelaro. Lia frato Ramiro la 2-a "la monaĥo", kiu tiutempe estis episkopo de la diocezo Roda-Barbastro, estis elektita reĝo. Li sekve edziĝis al Inés de Poitou, nobela francia vidvino, kiu dum 1136 naskis filinon, Petronila. Jam sekvajare, dum 1137, Ramiro la 2-a aranĝis la daŭrigon de la dinastio tiumaniere ke li fianĉinigis la apenaŭ unujaran filinon kun grafo Rajmundo Berengaro la 4-a de Barcelono - la paro geedziĝis en la jaro 1150, kiam Petronila iĝis 14-jara. Iom poste Petronila iĝis reĝino de Aragono, dum Rajmundo Berengaro la 4-a regis kiel grafo de Barcelono kaj princo de Aragono, kio antaŭpreparis la postan unuiĝon de Aragono kaj Katalunio. Ramiro la 2-a retiriĝis al monaĥejo.

Kronlando de Aragono 1162/64

La filo de Petronila kaj Rajmundo Berengaro, Alfonso la 2-a de Aragono, dum la jaro 1162 iĝis grafo de Barcelono kaj post la demisio de sia patrino dum la jaro 1164 ankaŭ iĝis reĝo de Aragono. Ekde tiam la du feŭdaj ŝtatoj restis kunaj sub la sama reĝo, kvankam konservis siajn respektivajn parlamentojn, leĝarojn kaj lingvojn. Tiel kreiĝis kronlando (landoj kunigitaj per korono) tegmente unuiganta Aragonon kaj Katalunion, kiu poste ampleksigis sian teritorion al vastaj partoj de suda Eŭropo.

Ene de la ŝtato la unuopaj regionoj - unue Aragono kaj Katalunio, poste ankaŭ Majorko, Valencilando, Sicilio kaj pliaj regionoj - tenis sian internan aŭtonomecon, kun siaj apartaj leĝaro kaj parlamento, kaj nur en ekstera politiko ili aperis unuigitaj kun komuna reĝo.

La Kronlando de Aragono tiel post Kastilio iĝis la dua plej grava kristana regno sur la Iberia duoninsulo.

La Katolikaj Gereĝoj kaj la unuiĝo kun Kastilio

Ankaŭ post la unuiĝo kun Kastilio dum la jaro 1516 Aragono tenis siajn antaŭan liberecon kaj perdis ĝin nur post la partiiĝo por la aŭstra habsburga dinastio dum la milito de postveno de Hispanio (1701-1714).