Krono (dio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por aliaj uzoj vidu Krono.


Krono – helene Κρόνος – estis la plej juna filo de Gaja kaj Urano. Li estis unu el la titanoj. Urano malamis sian gefilojn, kaj post iliaj naskiĝoj, li reŝovis ilin en la korpon de la patrino. Sed iun tagon, dum la kuniĝo de Urano kaj Gaja, Krono etendis sian manon el la utero de sia patrino, kaj per falĉileto fortranĉis la generajn organojn de sia patro.

Jam ĉirkaŭ la 7-a jarcento a.K. li unuigis kun la personigo de tempo – helene Χρόνος [Ĥronos].

Post la libero de la titanoj, Krono iĝis la reĝo de la ĉielo. Sed poste, lia filo, Zeŭso, mortigis lin, kaj Zeŭso siavice iĝis la reĝo de la ĉielo en Monto Olimpo. En Romo, la nomo de Krono estis Saturno, ankaŭ nomo de planedo.