Krono de Sankta Eduardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La krono de Sankta Eduardo.

La krono de Sankta Eduardo (anglalingve St Edward's Crown) estas unu el la britaj monarkaj juveloj. Ĝi estas la oficiala kroniga krono, kaj estas ekskluzive uzata por la kronigo de nova reĝo. La nuna krono estis ellaborita en 1661, okaze de la kronigo de Karlo la 2-a. Antaŭe ekzistis alia krono, kiu estis detruita dum la angla enlanda milito pro ordono de Oliver Cromwell. La krono estis laŭdire farita el oro de la krono de Sankta Eduardo la Konfesanto, angla reĝo de la 11-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]