Krtovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krtovce, hungare Kartolc estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Krtócz, poste la vilaĝo retiriĝis al formo el 1319, kiu estis pli prononcebla.

Krtovce troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj

Situo

Krtovce situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Topoľčany troviĝas 12 km-ojn.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1156 en formo "Kortouc". En 1828 vivis en Krtócz 160 homoj en 23 domoj. En 1910 loĝis en Kartolc 345 homoj, (329 slovakoj, 12 hungaroj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Krtovce 313 homoj, (306 slovakoj, 3 ukrainoj, po 2 ĉeĥoj kaj rutenoj).

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj