Krucifikso de Antonello el Mesina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KRUCIFIKSO DE LONDONO DE ANTONELLO EL MESINO
Krucifikso de Antonello el Mesino (Londono).
artisto = Antonello el Mesino
arto = pentraĵo
tekniko = oleo-pentraĵo sur tilia tabulo
dato = 1475
alto = 41,9
lardo = 25,4
nacio =  Italio
konservita = Nacia Galerio de Londono
Krucifikso de Antonello el Mesino (Antverepeno).

La Krucifikso estas oleo-pentraĵo sur tilia ligna tabulo en dimensioj de 41,9x25,4 cm, de Antonello el Mesino, datita je 1475 ka konservata en la Nacia Galerio de Londono.

Priskribo kaj stilo[redakti | redakti fonton]

La verko estas subskribita kaj datita 1475 / Antonellus Messaneus / me pinxit (Antonello el Mesino min pentris) sur la kartuŝo kiu troviĝas sur la ŝajna malsupera ligna kornico. La trankvila komponaĵo estas konstruita en ora proporcio kaj montras Kriston en kruco sur la fono de fora pejzaĝo konstruita laŭ punkto-fuĝo mallevita, dum sube troviĝas du dolorantoj, Maria kaj Sankta Johano la Evangeliisto, kiuj silente kontemplas la scenon. Plifore videblas la Tri Mariaj.

La ikonografia tipo reiras al flandraj ekzemploj, ankaŭ en la traktado de la pejzaĝo, kiu milde lontane malintensiĝas en la lazurecaj koloroj de la montetoj ĉirkaŭataj de malklareco. La markaj linioj de la lagaj akvoj distancigas la figuron de Kristo, kies okuloj fiksas la rigardon sur la cirklo formita de la Virgulino kaj de la apostolo johano.

En la sama jaro Antonello pentris la version de krucifikso, la Krucifikso de Anteverpeno, dimensie pligrandan, kie tamen plievidentas la adheron al la norda modelo, kun personoj pli aktivaj en la sceno kaj kun uzo de la detaloj pli akurataj kaj, iamaniere, pli distrintaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]