Kruclernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa domo de la Krucgimnazio

La Evangela Krucgimnazio (ankaŭ konata per sia latina nomo schola crucis) estas la plej antikva lernejo ankoraŭ ekzista en Dresdeno kaj unu el la plej antikvaj en Germanujo. Unuan fojon en la jaro 1300 estis menciita lernejestro (Cunradus rector puerorum). La fondado okazis kiel latinlernejo por la kantistoj de la capella sanctae crucis (Krucpreĝejo), la nuna Dresdena Krucĥoro.

Nun la Kruclernejo estas evangela gimnazio, dum kiam la Dresdena Krucĥoro kun sia lernantohejmo estas tenata de la urbo Dresdeno. Ĉiuj Kruckantistoj ekde la 5-a klaso estas lernantoj de la Krucgimnazio. Krom tio tamen ankaŭ ne-Kruckantistoj povas lerni en la Krucgimnazio. Fama lernanto de la Kruclernejo estis Richard Wagner

Eksteraj ligiloj