Krucmilito de infanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Krucmilito de Infanoj aŭ “krucmilito de knaboj” aŭ “krucmilito de humiluloj”, estas la nomo donita al serio da eventoj, realaj kaj legendigitaj, okazintaj en 1212, inter la kvara kaj kvina krucmilitoj, pri kiuj ekzistas diversaj raportoj ofte kontraŭdiraj kaj kiuj estas ankoraŭ objekto de debato inter historiistoj.

Knabaj krucmilitistoj el Francio[redakti | redakti fonton]

La krucmilito de infanoj laŭ ilustraĵo de Gustave Doré.

Tradicia versio rakontas ke en majo 1212, dekdujara paŝtisteto, nome Stefano, deveninta el franca regiono de Cloyes-sur-le-Loir, najbare de vilaĝo Châteaudun (Orléans), prezentiĝis al kortego de reĝo Filipo la 2-a (Francio) asertante ke Jesuo Kristo estis al li aperinta, dum engresigo, kaj al li ordonis alvoki fidelulojn por krucmilito kaj eĉ liveris leteron por la reĝo. La reĝo, laŭ raportoj, ordonis al la knabo rehejmiĝi, sed tiu ĉi ne sin lasis sekuraĝigi kaj, male, komencis publike prediki ĉe la pordo de la Abatejo de Sankta Dionizo . Li promesis al tiuj kiuj akceptos sian inviton, ke la maroj fendiĝus antaŭ ili, same kiel iam faris la Ruĝa Maro kun Moseo, kaj tiel piedire atingus Jerusalemon.

La knabo ekvojaĝis tra la tuta Francio kolektante prozelitojn kaj igante anoncantoj pri tiu nova krucmilito la samajn partoprenantojn.

Kaj fine la “krucmilitistoj” enŝipiĝis en Marsejlo. Vere la knabaro (30.000 laŭ iuj fontoj) ĵetiĝis al la marhaveno por vidi la maron fendiĝanta kaj konstantinte ke la promesita miraklo ne okazadis, parto el ili akuzis Stefanon pri trompo kaj lin forlasis. Sed multaj daŭrigis realigi la planon de Stefano. En Marsejlo ili estis enŝipigitaj sur sep ŝipoj iniciate de du ŝipentreprenistoj – kies nomoj tamen, Vilhelmo la Porko kaj Hugo Fereo, ekscitas suspektojn, precipe konekte kun la senpaga oferto transpasigi la maron – por tute, fine, ruiniĝi. Du ŝipoj, fakte, pereis antaŭ la marbordoj de Sardinio – neniu supervivis – kaj la aliaj atingis Egiption kie la supervivintaj knaboj estis venditaj kiel sklavoj.

Knabaj krucmilitistoj el Kolonjo[redakti | redakti fonton]

Dum tiu franca infana movado tragike fiaskis, alia pretiĝis en Germanio. Ankaŭ ĉi tie alia “puer" (el latina lingvo: knabo, aŭ eble nur “humila ulo, tio estas nekavaliro”), nome Nikolao, ĉefis grandan nombron de “knaboj kaj knabinoj”, devenintaj el Loreno, Rejnlando kaj Nederlando ĝin gvidante al sudo sub komunaj flagoj en longa procesio kiu atingis, parte, Ĝenovon, parte Pizon. Eble du ŝipoj startis al Oriento. Sed iliaj spuroj perdiĝis, ankaŭ pro tio ke multa revenis al sia lando kaj multaj eble restis en Italio.

Nikolao vestis “signon kvazaŭ krucon kiu havis la formon de Tau signifanta, laŭ atestoj, lian sanktecon kaj miraklecan kapablon”: kiu tamen certe reigis al spirita dimensio. Nikolao subtenis ke mem ricevis la taskon, fare de anĝelo, veni kaj venigi al Jerusalemo: tiu ĉiela interveno, kvankam malpli intense, fortigas afinecon kun la diroj de la franca Stefano: sama certeco transiri la maron “siccis pedibus” (sen bani la piedojn) same kiel Moseo ktp.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La samtempaj fontoj indaj je atento estas malmultaj: supervivinta, ekzemple, de la germana infana krucmilito rakontis sian historion al religiulo kiu registras. Alia religiulo rakontas pri alveno de junaj francoj al la haveno de Marsejlo kaj iliaj sklavigoj permane de sklavkomercistoj. Multas, male, la fontoj nesamtempaj, nome de post 1220 kaj eĉ de post 1250.

Ĉu du movadoj el unika fenomeno?[redakti | redakti fonton]

Laŭ modernaj esploristoj, tiu movadoj vere okazis ĉar la dokumentoj troas, ankaŭ se konfuzaj kaj foje romanigitaj. Certas ke 7000 knaboj (ĉu popolanoj?) alvenis, en 1212, al Ĝenovo por enŝipiĝi al Nordafriko.

Ne eblas diri ĉu la du movadoj, de Stefano kaj Nikolao, havis kelkajn konektojn, pli/malpli subterajn. Tamen, krom la samtempeco, ili atestas nesuperfluan ĉeeston de “krucmilitista fenomeno” vastiĝinta en tiutempa Eŭropo kaj preta forte emerĝi. Al kio ŝuldi tiu fenomeno?

Komence de 13-a jarcento, Eŭropo jam vidis almenaŭ kvar precipajn krucmilitojn, ĉiuj finiĝintaj pli /malpli fiaske, krom la unua. La “granduloj” de la tero – papoj, episkopoj, princoj, reĝoj, imperiestroj, kavaliroj – jam fiaskis en la tasko konservi Jerusalemon en la centro de la Kristaneco, se konsideri ke tia ĝi estis vidpunkte de menso kaj spirito. Jen, ne plu fortuloj kaj armiloj, sed la “senkulpuloj” kaj “la humiluloj”, ankaŭ laŭsocie – kio cetere estas alia el la eblaj tradukoj de la latina vorto “pueri”, kaj kio povas ankaŭ reirigi al la “feliĉaj la humilaj” de la Surmonta Parolado (Mt 5) – povus realigi la sonĝon rekuperi la “Urbon de Dio”, kaj laŭsence de anstataŭo (estas la kazo de Nikolao) kaj laŭsence de relanĉo de la celo (estas la kazo de Stefano).

Ne estas pure hazarde ke, en epoko de granda “krucmilita intenso”, ĝuste kiam la krucmilito “instituiciis” kaj ĉiam pli “profesiiĝis” – en la unua dudeko de la 13-a jarcento okazas la kvara kaj kvina krucmilitoj, tiu kontraŭ la albigensoj kaj tiu en Hispanio kun ties granda venko en la Batalo de Las Navas de Tolosa ĝuste en 1212 pro kio grandaj procesioj estis organizitaj en tuta Eŭropo – iuj elementoj konstituantaj la fenomenon – humiluloj, laikoj, en rimarkinda movado el malaltaj popolaj sferoj – reklamis sia rolon: ili provis sume sentigi sian voĉon kiu, tamen, baldaŭ ŝanĝiĝis al ploro. [1].

Kia la juĝo de la aŭtoritatuloj?[redakti | redakti fonton]

Malfruaj kronikoj registras admirojn flanke de asketaj grupoj kiuj vidis en la fenomeno reagon kontraŭ la inerteco de la potenculoj kaj ties malvirtoj kiuj malpermesas la sukceson, kaj kritikojn de la episkopoj pro la certa senefikeco de la “infanaj movadoj”. Malfacilas, ĉiukaze, trovi neŭtralajn juĝojn.

Influo en la medioj[redakti | redakti fonton]

La historia evento de la Krucmilito de Knaboj estis reprenita, pro ĝia oferto de multaj rakontaj sugestoj.

Rakontarto[redakti | redakti fonton]

Bildstrioj[redakti | redakti fonton]

videoj[redakti | redakti fonton]

  • En video Clive Barker's Jericho, ĉe la fino oni renkontas fantomojn de “krucmilitistaj infanoj”.
  • Per la kanzono Children's crusade de 1985, Sting alfrontas la plagon de juna angla krimularo, altirita de falsaj idealoj. Vidu en:

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [http://www.cvm.qc.ca/encephi/Syllabus/Histoire/Passecompose/croisadeenfants.htm%7Ctitolo=La croisade des enfants (1212) : mythe ou réalité?|accesso=07/04/2008}}
  2. La crociata dei bambini

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • itale Cardini Franco, Del Nero Domenico, La crociata dei fanciulli, Giunti Editore, 1999, ISBN 88-09-21770-5
  • angle The Children's Crusade of 1212, revuo “Journal of Medieval History, n. 3 (1977
  • angle Children's Crusade, Dictionary of the Middle Ages,1989, Scribner, New York|id=ISBN 0-684-17024-8
  • angle Kate Dickinson Sweetser, Ten Boys from History,1910, Harper & Brothers, New York
  • itale Jean Richard, La grande storia delle crociate, Newton & Compton, 1999
  • itale Miccoli, G. "La crociata dei fancifulli". Studi medievali, tria serio, 1961