Kruco
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 26 Jun. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Kruco estas "signo, formita de 2 perpendikularaj linioj, kiu en la antikvaj religioj estis la simbolo de la 4 finoj de la mondo" (PIV). La vorto havas multajn specialajn signifojn:
- Kristana kruco estas la simbolo de kristanismo.
- Lorenokruco estas speciala formo de la kristana kruco.
- Andrea kruco estas kruco, kies brakoj intersekcas oblikve.
- Pentaj krucoj estas ŝtonaj krucoj, starigitaj pere de mortiginto en loko, kie oni okazis murdo.
- Hokkruco aŭ svastiko estas simbolo el azia filozofio.
- Anĥ, nomata ankaŭ "nila kruco".
- Obeluso (†) aŭ "ponardo" estas tipografia simbolo uzata por piednotoj, sed ankaŭ por reprezenti la kristanan krucon.
- Plusosigno estas matematika simbolo en la formo de kruco.
- Kruco estas ankaŭ la nomo de tabulludo.
- Suda Kruco estas konstelacio.
- Skandinava kruco estas simbolo trovebla sur skandinaviaj flagoj.

