Kruco de Mannerheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kruco de Mannerheim de unua kaj dua klasoj

Kruco de libereco de Mannerheim (finne: Mannerheim-risti, svede: Mannerheimkorset) estas finna armea honorigo enkondukita post la Vintra milito kaj nomita laŭ marŝalo Mannerheim. Ĝi estas parto de Ordeno de kruco de libereco kaj ties portantoj rajtas uzi titolon kavaliro de Kruco de Mannerheim. Oni donas ĝin sole al soldatoj por eksterordinara kuraĝo en batalo, atingo de eksterordinare gravaj celoj de armeaj operacoj aŭ por eksterordinare bone gviditaj armeaj operacoj. La kruco havas du klasojn, la unua estis donita sole al du personoj (Carl Gustaf Emil Mannerheim kaj Axel Erik Heinrichs, ambaŭ ricevis ankaŭ krucon de la dua klaso), la dua al 191 personoj, el tio kvar dufoje (Aaro Olavi Pajari, Martti Johannes Aho, Eino Illmari Juutilainen kaj Hans Enrik Wind). Ĉiuj honorigoj estis donitaj dum la Dua Mondmilito.