Andrea kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kruco de Sankta Andreo)
andrea kruco
la kristana apostolo Andreo kun sia kruco

La andrea kruco (latine nomata crux decussata) estas kruco kun du diagonalaj, kruciĝantaj traboj, en la formo de la latina litero X aŭ la greka litero Ĥio (χ).

La nomo aludas al la kristana legendo, laŭ kiu la kristana apostolo Andreo estis mortigita per krucumo pere de tia kruco. La diagonala kruco fariĝis la simbolo de la sanktulo kaj iĝis ŝatata simbola elemento en multaj blazonoj kaj flagoj.

Kiel trafiksigno ĝi avertas pri danĝero ĉe pasejoj de fervojaj reloj sen barilo.

Bilda galerieto[redakti | redakti fonton]