Kruglij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Raĥiv en Transkarpatio
Kolono prezentata mezon de Eŭropo

Bazaj informoj

Kruglij, ukraine Круглий, hungare Körtelep estas tre malgranda, ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Raĥiv, en municipo de Dilove.

Situo

Historio

Ĝis Traktato de Trianon Körtelep apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Rahó, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion por rutenoj, kies parto estis ankaŭ tiu ĉi vilaĝo. Ekde 1945 Kruglij apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.


Vidindaĵoj

Kolono konstruiĝis en 1887 prezentata mezon de Eŭropo. La latina surskribo estas: "Locus perennis Dilicentissime cum libella librationis quae est Ausztriában et Hungaria confectacum mensura gradum meridionalium et paralleloumierum Europeum. MD CCC LXXXVII "-". (Tio estas loko konstanta, preciza kaj eterna, kiun oni konstatis en 1887 per speciala mezurila instrumento (longituda kaj latituda) farita en Aŭstrio-Hungarujo)