Krupp-Zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefkomandejo de ThyssenKrupp kiel kerno de la Krupp-Zono en februaro de 2013
Lago kun lagoscenejo en la Krupp-Parko

Krupp-Zono nomiĝas urbokonstrua projekto, kiu nuntempe estas realigata en Essen. La areo granda je 230 hektaroj troviĝas en la Okcidenta Kvartalo inter la urbocentro kaj la urboparto Altendorf situanta okcidente de tiu. La tereno de la iama gisŝtalfabriko Krupp estis dum la Dua Mondmilito parte detruata, post la milito parte demuntita kaj restis inter 1945 kaj 2007 neuzata. Tie la 17-an de junio 2010 malfermiĝis kiel unua novkonstruaĵo la ĉefkomandejo de ThyssenKrupp de la ŝtalkonzernoj Krupp kaj Thyssen en 1999 kunfandiĝintaj. En ĝi nun loĝas la ĉefa konzernadministrejo de ThyssenKrupp AG, kiu ĝis 2010 ankoraŭ sidis en Duseldorfo. La urbo konstruis por ĝi la Berthold-Beitz-Bulevardon nomatan laŭ iama konzernestro de Friedrich Krupp AG, ĉefstrato longa je tri kiometroj, kiuj malfermas la Krupp-Zonon kaj estas komprenebla kiel plilongigo de la enurba ringostrato. Krom tio oni metis okcidente kaj paralele al la Berthold-Beitz-Bulevardo la Krupp-Parkon kun eta lago, kies norda parto estas jam finkonstruita. La parko estos post pretigo la kvara plej granda apudurba ripozumejo post Gruga-, la parko de Kastelo Borbeck kaj la parko de Vilao Hügel.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.466.9888888888889