Krurumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krurumo estas ŝtofa, cilindraforma parto de pantalono en kiu kruro enŝoveblas. Dum jupo de la talio pendas malsupren, pantalono konsistas sub la pubo el du apartaj tuboj por la kruroj.

La longo de la krurumoj povas ege varii. Pantalonoj kun mallongaj krurumoj nomiĝas ŝortoj kaj kun mezlongaj krurumoj bermudoj. Kelkaj pantalonoj, kiel kalsonetoj, ne havas krurumojn. Depende de la reganta modo krurumoj estas striktaj, rektaj, vastaj aŭ vaste finiĝintaj.

En diversaj lingvoj kiel la francaangla, krurumoj nomiĝas metonimie 'kruroj' (jambes, legs).