Krzysztof Krauze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krzysztof Krauze

Krzysztof Krauze (naskiĝis la 2-an de aprilo 1953 en Varsovio) – pola filmreĝisoro kaj filma scenaristo. Kreinto de dokumentaj filmoj kaj de la fikciaj. Plurfoje premiata en polaj kaj eksterlandaj festivaloj.

Filo de aktorino. Finis Ŝtatan Superan Film-Lernejon kiel kameraisto en Lodzo. Reĝisoris i.a.:

  • Papuŝa (Bronisława Wajs - Papuŝa) - 2013 (filmo surbendigata)
  • Plac Zbawiciela (Placo de Savinto) – 2006
  • Mój Nikifor (Mia Nikiforo) – 2004
  • Dług (Ŝuldo) – 1999

En 1997 estis elektita de la redakcio de gazeto "Życie" (Vivo) Homo de la Jaro. Distingita de Oficira Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta en 2011.

Ekde 2006 ekmalsanis je prostata kancero kaj kuracas sin en privata malsanulejo de Sud-Afriko