Ksantipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ksantipo
greke Ξανθίππη
Libro de emblemoj montras bildon de Ksantipo verŝanta la enhavon de pisujo sur Sokrato, nome Emblemata Horatiana ilustraciita de Otho Vaenius, 1607.
Libro de emblemoj montras bildon de Ksantipo verŝanta la enhavon de pisujo sur Sokrato, nome Emblemata Horatiana ilustraciita de Otho Vaenius, 1607.
Persona informo
Naskiĝo
en Ateno
Morto
Lingvoj antikva greka vd
Loĝloko Antikva Ateno vd
Familio
Edz(in)o Sokrato vd
Infanoj Menekseno • Lamproklo vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Aktiva dum 5-a jarcento a.K.E.–4-a jarcento a.K.E. vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ksantipo el la verko de Guillaume Rouillé nome Promptuarii Iconum Insigniorum

Ksantipo (en greka Ξανθίππη Xanthíppē, 5a jarcento – 4a jarcento a.K.) estis grekino de Antikva Ateno nome la edzino de Sokrato kaj la patrino de liaj tri filoj nome Lamproklo, Sofronisko, kaj Menekseno. Ksantipo signifas en greka «blonda ĉevalo», de ξανθός ksanthós («blonda») kaj ἵππος híppos («ĉevalo»).

Ksantipo estis probable multe pli juna ol la fama filozofo, eble ĉirkaŭ kvardek jarojn. Ĉiukaze oni rakontas pli da aferoj pri ŝi ol estas veraj historioj. Pro sia malbona karaktero kaj malhumana traktado al sia edzo ŝi pasis al la historio kiel insolenta kaj feroca.[1]

Same oni ampleksigis la nomon por aludi al iu ajn netraktebla virino, kvazaŭ sinonimo de megero kiel aperinta en la fama verko de Ŝekspiro nome La dresado de la megero.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.apocatastasis.com/estampa-socratica.php Estampa socrática, Jantipa o Xantippe-Juan de Bergúa (Diálogos de Platón II)