Ksenartroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ksenartroj
Troveblo de fosilioj: Meza paleoceno - ĉi-epoke
Granda formikomanĝulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Infraklaso: Placentuloj Eutheria
Superordo: Ksenartroj Xenarthra
Cope, 1889
Ordoj kaj subordoj

Ordo Pilosoj Pilosa

Subordo Formikomanĝuloj Vermilingua
Subordo Folivora

Ordo Cingulatoj Cingulata
Vidu tekston por pliaj detaloj

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La ksenartroj estas neotropikaj membroj de superordo kiun konsistigas la ordoj de pilosoj (Pilosa) kaj cingulatoj (Cingulata). Ĝis 1995 la ksenartroj havis nur la statuson de ordo, sed fine oni decidis ke la bestoj de la subunuoj, la formikmanĝantoj (pilosoj) kaj dazipoj (cingulatoj), diferencas tiom ke ili devus havi siajn proprajn ordojn: la superordigita grupo, la ksenartroj, sekve fariĝis superordo.

La ksenartroj havas ankaŭ la nomon gastartikuloj, kiu celas tiun econ de la superordo ke ili havas sur la lasta dorsa kaj pelva vertebroj - krom la kutimaj artikaj kreskaĵoj - ankaŭ aldonaj, plusaj artikaj kreskaĵoj (zygapoirhyses), kiuj formas gastartikon (xenarthra-an kunligon).

La dentaro de la ksenartroj nur malofte mankas, sed la dentoj estas samformaj (homodentoj), sen emajlo, en varia multnombro. Ilia cerbo estas nur ete sulkita. La utero estas simpla, la placento estas ringa aŭ diska. La mamoj situas bruste aŭ ventre. La idoj nombras 1-2, malofte pli. Ili indiĝenas en Sud-Ameriko; nur unu specio, la armadelo, penetris en Nordamerikon.

ordo : CINGULATOJ - Cingulata
familo : † gliptodontedoj - Glyptodontidae
genro : † GLIPTODONTO - Glyptodon
specio : † gliptodonto raspa - Glyptodon asper
genro : † panoĥto - Panochthus
specio : † panoĥto tuberoza - Panochthus tuberculatus
familo : DAZIPEDOJ (DAZIPODEDOJ) - Dasypodidae (20 specioj)
subfamilio : dazipenoj (dazipoj kaj tatuoj) - Dasypodinae
genro : † makroeŭfrakto - Macroeuphractus
specio : † makroeŭfrakto stumpa - Macroeuphractus retusus
genro : DAZIPO (DAZIPODO) - Dasypus
specio : dazipo sprongenua - Dasypus kappleri
specio : dazipo naŭzona (Armadelo) - Dasypus novemcinctus
specio : dazipo sepzona - Dasypus septemcinctus
specio : dazipo longmuzela - Dasypus pilosus
specio : dazipo suda - Dasypus hybridus
specio : dazipo norda - Dasypus sabanicola
genro : tolipeŭto (TATUOJ) - Tolypeutes
specio : tolipeŭto kugla - Tolypeutes matacus
specio : tolipeŭto trizona - Tolypeutes tricinctus
genro : PRIODONTO - Priodontes
specio : priodonto giganta - Priodontes giganteus
genro : nudvostarmadelo - Cabassous
specio : nudvostarmadelo dekunuzona - Cabassous unicinctus
specio : nudvostarmadelo pika - Cabassous hispidus
specio : nudvostarmadelo norda - Cabassous centralis
specio : nudvostarmadelo granda - Cabassous tatouay
genro : hararmadelo - Euphractus
specio : hararmadelo seszona - Euphractus sexcinctus
specio : hararmadelo vila - Euphractus villosus
specio : hararmadelo eta - Euphractus pichiy
specio : hararmadelo bolivia - Euphractus nationi
specio : hararmadelo kriĉa - Euphractus vellerosus
subfamilio : † stegoterienoj - Stegotheriinae
genro : † stegoterio - Stegotherium
specio : † stegoterio amegina - Stegotherium tesselatum
genro : † paleomirmiodono - Palaeomyrmiodon
specio : † paleomirmiodono neglektema - Palaeomyrmiodon incomptus
subfamilio : ĥlamiforenoj - Chlamyphorinae
genro : ĥlamiforo - Chlamyphorus
specio : ĥlamiforo obtuzkorpa - Chlamyphorus truncatus ( vidu : Monte-Arbedaro )
genro : burmeisterio - Burmeisteria
specio : burmeisterio cilindra - Burmeisteria retusa
ordo : PILOSOJ Pilosa
subordo : FORMIKOMANĜULOJ Vermilingua
familo : MIRMEKOFAGEDOJ - Myrmecophagidae (4 specioj)
genro : MIRMEKOFAGO - Myrmecophaga
specio : Granda formikomanĝulo - Myrmecophaga tridactyla
genro : TAMANDUO - Tamandua
specio : tamanduo kvarfingra - Tamandua tetradactyla
specio : tamanduo meksikia - Tamandua mexicana
subordo : Folivora
familo : BRADIPEDOJ (BRADIPODEDOJ) - Bradypodidae (5 specioj)
genro : UNAŬO - Choloepus
specio : unaŭo kurtkola - Choloepus hoffmanni
specio : unaŭo dufingra - Choloepus didactylus
genro : BRADIPO (BRADIPODO, AKEO) - Bradypus
specio : bradipo trifingra - Bradypus tridactylus
specio : bradipo griza - Bradypus variegatus
specio : bradipo nigrokoluma - Bradypus torquatus
familo : † megaloniĥedoj - Megalonychidae
subfamilio : † ortoterienoj - Orthotheriinae
genro : † akratokno - Acratocnus
specio : † akratokno antila - Acratocnus antillensis
genro : † mezokno - Mesocnus
specio : † mezokno torea - Mesocnus torrei
subfamilio : † megaloknenoj - Megalocninae
genro : † mikrokno - Microcnus
specio : † mikrokno glirsimila - Microcnus gliriformis
genro : † megalokno - Megalocnus
specio : † megalokno ronĝema - Megalocnus rodens
familio : CIKLOPESEDO Cyclopedidae
genro : ciklopeso - Cyclopes
specio : ciklopeso dufingra - Cyclopes didactylus
familo : † peltefiledoj - Peltephilidae
genro : † peltefilo - Peltephilus
specio : † peltefilo rabia - Peltephilus ferox
familo : † megateriedoj - Megatheriidae
genro : † MEGATERIO - Megatherium
specio : † megaterio amerika - Megatherium americanum
familo : † milodonedoj - Mylodontidae
genro : † milodono - Mylodon
specio : † milodono darvina - Mylodon darwini

en ordo Pholidota (rekte sub Mamuloj, ne subordo de Ksenartroj)

familo : † metaĥeiromusedoj - Metacheiromyidae
genro : † metaĥeiromuso - Metacheiromys
specio : † metaĥeiromuso tatua - Metacheiromys tatusia
familo : † epoikoteriedoj - Epoicotheriidae
genro : † epoikoterio - Epoicotherium
specio : † epoikoterio unika - Epoicotherium unicum


Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio