Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tamarix aphylla vegetas en tiu ĉi ekoregiono

La kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato estas tersupraĵa ekoregiono el la sahar-arab-dezerta ekoprovinco de la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la dezertoj kaj kserofitaroj. La ekoregiono okupas du apartajn altaĵojn en la orienta Saharo, kaj kovras partojn de Ĉado, Egiptujo, Libio kaj Sudano.

Enhavo

Priskribo [redakti]

La ekoregiono etendiĝas tra 82 103 kvadrataj kilometroj en la vulkanaj Tibestiaj Montaroj de Ĉado kaj Libio kaj la vulkana pinto de Ĝabal-Uvajnato apud la limo de Egiptujo, Libio kaj Sudano. La klimato estas arida kaj subtropika. La altaĵoj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato ĝuas pli altan, pli regulan precipitaĵon kaj pli malvarmetan temperaturojn ol la ĉirkaŭanta Saharo. Tial ili gastigas duonarbarojn kaj arbustarojn de arekacoj, akacioj, mirtoj, oleandroj, tamarikoj, kaj pluraj maloftaj kaj endemiaj plantoj [1].

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Referencoj [redakti]

  1. angle WWF Scientific Report "Tibesti-Jebel Uweinat montane xeric woodlands"

Eksteraj ligiloj [redakti]

Africa satellite orthographic.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Afriko
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio