Kuba trogono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kuba trogono
Kuba trogono
Kuba trogono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Genro: Priotelus
Specio: P. temnurus
Priotelus temnurus
(Temminck, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj
  • P. temnurus temnurus (Temninck, 1825)
  • P. temnurus vescus Bangs kaj Zapey, 1905
Sinonimoj

Trogon temnurus Temninck, 1825
Prionotelus temnurus Bangs kaj Zapey, 1905

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kuba trogonotokororo (Priotelus temnurus) estas mezgranda birdo el la familio de Trogonedoj.

Ĝi estas endemisma en kaj la nacia birdo de Kubo. La kialoj laŭ onidiroj estas diversaj. Ties plumaro estas de belegaj koloroj (unu el la plej belaj el Kubo) kaj same kiel la kecalo (alia simbola kaj nacia birdo) apartenas al la tropika familio de la Trogonedoj. Ĝi ne akceptas la kaptivecon; tiele ĝi vivas malmulte, perdas sian brilkoloron kaj velkas. Ĝi enhavas ĉefe la tri kolorojn de la kuba flago: blua, blanka kaj ruĝa. Tio lasta okazas ankaŭ kun alia trogono en Meksiko, ĉe kiu verdo anstataŭas bluon.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ties longo estas 27 – 28,5 cm, kaj la enverguro de ties flugiloj 39 - 39,5 cm. La vosto estas 14,3 – 14,8 cm longa. La supra parto de la kapo kaj la nuko estas bluviolaj, la centra vizaĝo, dorso kaj pugo estas malhelverdaj brilegaj. Ĉe la maskloj la gorĝo kaj la brusto estas grizeĉblankaj, la ventro estas ruĝa kiel la bazo de la najbara vosto, sed la inoj havas ruĝajn bruston kaj ventron. La flugiloj kaj vosto montras bildojn tre kolorecajn kun partoj bluaj kaj brilverdaj kaj aliaj blankonigraj. La vosto (blanka sube kaj bluverda supre) havas longajn kaj rimarkindajn plumojn, kiuj aspektigas la pinton kiel forkoforma aŭ segilforma flanke. La okulirizoj estas ruĝaj kaj la beko malhela supre kaj ruĝa sube. La fingrojn uzas por subteni sin kiel tipe ĉe la Trogonedoj, unua kaj dua malantaŭen kaj tri kaj kvar antaŭen. Ambaŭ seksoj estas similaj, escepte la kolordiferenco en brusto.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du formoj iomete distingaj, tiu nomiga kiu vivas en la Insulo Kubo kaj apudaj kajoj, P. temnurus temnurus, kaj tiu kiu vivas en la Insulo de la Junularo aŭ de Pinos, P. temnurus vescus.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

La genra nomo Priotelus signifas en latina segilita kaj la specifa temnurus signifas disdegnema. La komuna nomo estas tokororo, kio estas pli malpli onomatopeo de la voĉo. Ĝi estas nomita ankaŭ kiel tokoloro kaj en kelkaj lokoj de la oriento de la lando, guatiní, indiĝena termino devena el tainoj.

Distribuo[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropisa birdo ekzistas nur en Kubo, Isla de la Juventud (I. de Pinos) kaj en la kajoj Guanaja kaj Sabinal de la insularo Jardines del Rey (Sabana-Camagüey). Ĝi estas komuna en la arbaroj de la tuta lando, kiuj povas esti diversaj, eĉ en pinarbaroj, sed prefere montare ĉe densaj arbaroj kaj kun altaj arboj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili nestumas el aprilo al julio en arbotruoj ĵus abandonitaj de pegoj. La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas kaj zorgas la idojn.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Ripoze surbranĉe ripetas to-koro, laŭ serioj, dum ili movas la voston kiel treme. De tiu kanto devenas onomatopee la komuna nomo. Ili faras ankaŭ aliajn sonojn, kiel raŭkajn bojadojn kaj diversajn klakojn kaj alvokajn murmurojn.

Flugo[redakti | redakti fonton]

Temas pri sufiĉe kvietema birdo, kiu restas ripoze longe, sen graciaj movoj kaj subite ekflugas por manĝi dumfluge. La flugo estas subita, sed mallonga, ondeca kaj iomete brua.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La specio nutras sin per insektoj, floroj kaj fruktoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International 2004. Priotelus temnurus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 28 Julio 2007.
  • García, F. (1987). Las Aves de Cuba. Tomo I. Especies endémicas. Eldonejo Gente Nueva, La Habana. 103 pp.
  • Garrido, O.H.; Kirkconnell, A. (2000). Birds of Cuba. Helm Field Guides, Londono. 253 pp.