Kuban

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kuban (ruse Кубань) estas rivero en suda parto de Rusio, en Eŭropa parto de la lando.

La rivero longas 906 km, havas la akvokolektan areon de 61.000 km2. Ĝi fontas el glaĉeroj de la Elbruso, en la Grand-Kaŭkazo. Poste ĝi rapidfluas ravinojn, ofte falfluas kaj alvenas la Stavropol-ebenaĵojn, kie turniĝas al okcidento kaj atingas la Azovan maron tra larĝa, marĉa inundejo.

La rivero estas ŝipebla ĝis Krasnodar. Oni kondukas plimulton de la akvo en akvumajn kanalojn.

La kubanaj kozakoj setligcis fine de la 18-a jc. komence de la 19-a jc. sur la norda bordo de la rivero.



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj