Kubebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kubebo
juna kubeba planto
juna kubeba planto
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Piperaloj Piperales
Familio: Piperacoj Piperaceae
Genro: Pipero Piper
Specio: P. cubeba
Piper cubeba
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kubebo, (Piper cubeba), estas planto el la genro pipero (Piper) kaj uzata pro ĝiaj fruktoj kaj esenca oleo. Ĝi kutime troviĝas en Javo Indonezio, kaj tial kelkfoje nomiĝas Java pipro. La fruktoj estas kolektataj antaŭ ol ili estas maturaj, kaj zorge sekigataj. La semo de la planto estas blanka, dura kaj oleeca.

Kuirado[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo, kubebo estis unu el la valoraj spicoj dum la mezepokoj. Ĝi estis uzata en saŭcoj. Malnova recepto uzas kubebon dum la farado de sarcena saŭco, kiu konsistas el migdaloj lakto kaj kelkaj spicoj. Kiel bonodora manĝeto, kubebo ofte estis kandita.

Piper cubeba, el Köhler's Medicinal Plants (1887)