Kublaj-Ĥano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kublaj Ĥano)
Saltu al: navigado, serĉo
YuanEmperorAlbumKhubilaiPortrait.jpg

Kublaj-Ĥano (Bordĵigin Ĥubilaj, ankaŭ Jüan Ŝ‘-cu) (23-a de septembro, 121518-a de februaro, 1294) nepo de la glora Ĝingis-Ĥano kaj fondinto de ĉina (mongolia) imperio kaj dinastio Juan (t.e. „Komenco“), reganto en Eŭropo konata precipe dank‘ al verko de veneziano Marko Polo, naskiĝas la 23-an de septembro de la jaro 1215 kiel la kvara filo de filo Toluo de Ĝenĝis Ĥano.

Ĝis la jaro 1251 la vivo de Kublajĥano montriĝas neinteresa - li havas neniajn politikajn nek armeajn ambiciojn, lia vivo estas, dirite per la parolo de hodiaŭa tago, la vivo ĉiutaga: sed la jaro 1251 signifas en la vivo de Kublajĥano radikalan ŝanĝon - en tiu ĉi jaro Kublajĥano fariĝas post sia mortinta frato Hülagü civila kaj armea administranto de mongolia norda Ĉinio, samtempe li gariĝas komandanto de mongoliaj soldataroj, batalantaj kontraŭ sudĉina dinastio Song.

En la jaro 1260, post morto de plua frato Möngke, Kublajĥano estas en granda ĥuralo en nova ĉefurbo Ŝang-tu (Kĥaj-pĥing, ankaŭ Xanadu) post interkonsento kun ceteraj mongoliaj tribestroj elektitala 5-an de majo kiel granda ĥano de mongoloj.

Kublajĥano post sia elekto ligas al ekspanzema politiko de siaj famaj antaŭuloj - en la jaro 1264 li transprenas la ĉefurbon de la imperio en urbo Ta-tu (hodiaŭa Pekino) kaj de tie li poste gvidas siajn ekspanzojn kontraŭ la sudĉina imperio.

En la jaro 1271 Kublajĥano proklamos sin la imperiestro de la nova imperio Jüan - en tie frunto li poste entreprenos en la jaroj 1274 - 1288 kelke da sukcesaj militiroj ĝis Japanio kaj Vjetnamio, en la jaroj 1277 - 1287 li sukcesos subigi al si pro vasala rilato Birmon.

En la jaro 1279 Kublajĥano priregas la tutan Ĉinion, konkerinte Kantonon estas al la imperio Jüan aligita ankaŭ teritorio de sudĉina dinastio Song.

Kublajĥano estas inter mongoliaj regantoj escepto - dume oni asertas pri liaj antaŭuloj, ke ili sciis konkeri, sed ne jam regi, Kublajĥano estas kaj bona konkeranto kaj reganto: dum sia regado li ĉirkaŭigas sin per konfucianaj konsilantoj, samtempe li transprenas tradiciajn ĉinajn institutojn, kiujn li subigas al la interesoj de mongoloj. Lia regado ne havas ekspluatisman karakteron, ĉina budhistoj kaj tibetanoj (lamaistoj) havas certigitaj ampleksajn religiajn liberecojn, Kublajĥano subtenas ankaŭ kristanismon, en lia kortego estas poste koncentriĝintaj pluraj signifaj artistoj kaj sciencistoj, samtempe ĉi tie vivas ambasadoroj de multaj eŭropaj landoj. La loĝantaro de la imperio estas dividita en kvar grupojn laŭ posteno: mongoloj, aliancanoj de mongoloj en meza Azio kaj eŭropanoj, loĝantaro de la norda Ĉinio, loĝantaro de la suda Ĉinio.

Dum lia regado estas en la jaro 1269 enpraktikigita la t. n. kvadrata skribmaniero (skribmaniero nomata phagpa), kiu estas poste oficiala skribsistemo dum la tuta tempo de la regado de dinastio Jüan. Kublajĥano enpraktikigas en Ĉinio ankaŭ papermonon.

Kublajĥano mortas la 18-an de februaro de 1294. Post lia morto poste atendas la imperion iompostioma falo, kiu kulminas en la tridekaj jaroj de la 14-a jarcento pro la t. n. ribelo de Ruĝaj Okuloj kaj per fondo de nova (nemongolia) ĉina dinastio Ming.