Kubrat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kubrat estas unu el la unuaj bolgaraj ĥanoj. Li estas kreinto de la tribara konfederacio Granda Bolgario, kiu troviĝis sur la teritorio de la nuntempa Ukrainio en 7-a jarcento.

Kubrat naskiĝis en 605 kaj estis edukata en la kortumo de la bizanca imperiestro ekde la juna aĝo. 12-jaraĝa li baptiĝis. En 632 fariĝis la caro de Granda Bolgario.

Granda Bolgario dum rego de Kubrat estis sendependa samkiel de avaroj, tiel de ĥazaroj. Tamen kvankam la danĝero de la okcidenta parto ne plu estis signifa pro la malfortiiĝo de la Avara imperio, la orienta minaco daŭre aktualis. Dum Kubrat estis viva, li havis sufiĉan potencon por teni kune la bolgarajn tribojn kaj kontraŭstari la danĝeron, sed post lia morto la lando estis dividita je 5 partoj inter liaj filoj: Batbaj, Kotrag, Asparuĥ, Kuver, Alŝiĥ. Ĉiu el filoj ekhavis sian landeron, sed unuope ili estis malfortaj por kontraŭbatali la ĥazarojn.

Kubrat mortis en 660. Lia tombo estis trovita apud la vilaĝo Malaja Pereŝepina en Poltava provinco de Ukrainio. Oni trovis multajn orajn kaj arĝentajn objektojn, inter kiuj estis la sigelo de nomo de Kubrat. Nun tiuj ĉi trovaĵoj estas en Ermitejo (Sankt-Peterburg, Rusio)