Kuelap

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuelap
arkeologia loko • fortreso [+]
Koordinatoj6° 25′ 5″ S, 77° 55′ 24″ U (mapo)-6.41791667-77.92333333Koordinatoj: 6° 25′ 5″ S, 77° 55′ 24″ U (mapo)

Kuelap (Peruo)
Kuelap (Peruo)
DEC
Kuelap
Kuelap

Map
Kuelap
Vikimedia Komunejo:  Kuelap [+]
vdr

Kuelap estas nomo de iama fortikaĵo de Chachapoya kaj de vilaĝo, kiu situas alte super la valo de rivero Utcubamba, en proksimo de Chachapoyas, en Provinco Luya en nordperuaj Andoj.

Rigardo je unu el la tri malvastaj enirejoj al la fortikaĵo
La fortikaĵaj muroj en plena longo
Ornamaĵoj sur ŝtono de la fortikaĵo

La vilaĝo Kuelap (ĉ. 2900 m super la marnivelo, Distrikto Tingo) estas unu el la plej malriĉaj lokoj de la regiono.

Precipe estas tre interesa la fortikaĵo (Fortaleza), kiu havis tri etaĝojn kaj entenis 300 unuopajn loĝejojn. La arkeologoj ne interkonsentas pri tio, ĉu oni uzis la fortikaĵon daŭre aŭ nur okaze de danĝero.

La konstruoj[redakti | redakti fonton]

La fortikaĵo[redakti | redakti fonton]

La fortikaĵo estis konstruita en 800-1300 p.K kaj povis enhejmigi ĝis 2000 homojn. Malkovris ĝin en 1843 Don Juan Crisóstomo Nieto, juĝisto el Chachapoyas. La ruina komplekso longas 580 metrojn en nord-suda direkto kaj havas la plej larĝan parton kun 110 metroj en orienta-okcidenta direkto. La muroj kelkloke atingas alton de 21 m, la enirado eblas tra tri tre altaj, tre malvastaj enirejoj, kiuj ebligis nur eniron de unu persono samtempe. La ĉefenirejo estas tiel konstruita, ke okaze de malamika eniro, oni povis lin elpremi, elŝuti.

En la diversaj etaĝoj de la fortikaĵo setlis diversaj sociaj tavoloj, kion oni povas rekoni pro la ŝtonaj ornamaĵoj kun tipaj Chachapoyas-elementoj kaj -specimenoj. En la plej supra etaĝo - en la "Castillo" (kastelo)-, vivis verŝajne la plej riĉuloj, la nobeloj; en la "supra vilaĝo" loĝis familianoj de la militistoj. En la "suba vilaĝo" troviĝas simplaj loĝejoj, ofte kun kelo. La divida strukturo de la spaco je kuirejo kaj muelŝtono estas kelkloke eĉ hodiaŭ rekonebla. En mezo de la fortikaĵo troviĝas kvarangula domo, kiu originas verŝajne de la inkaoj, ĉar la Chachapoya konstruis siajn domojn tradicie rondoforme. Oni supozas, ke ĝi servis por kunsidoj, kunvenoj de la supera socia tavolo.

La gardoturoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la norda kaj suda parto de la fortikaĵo staras gardoturoj, el kiu oni povas rimarki, ke hodiaŭ ankoraŭ ekzistantaj vilaĝoj originas de la Chachapoya. La popolo de Chachapoya verŝajne unuafoje setlis en vilaĝo La Jalca.

El Tintero[redakti | redakti fonton]

"El Tintero" (inkujo, pro ties formo) estas la plej granda misterio de Kuelap, ĉar oni ne povas diri eĉ hodiaŭ, por kio ĝi servis.