Argentina kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kuirarto de Argentino)
Empanadas (pastaj saketoj, plenigitaj per hakita bova viando)
Lokro (nordargentina supo el interalie maizo, viandaĵoj kaj kukurbo)
Asado

La Argentina kuirarto estas influata kaj per la kuirarto de pluraj landoj de Eŭropo, kaj de la geografiaj karakterizaĵoj de la lando.

Aparte la grandkvanta bredado de bovoj en la ekologia regiono Pampo kaŭzas grandan kvanton de bova viandaĵo en la pladoj. Krom tio troveblas pladoj alportitaj fare de enmigrintoj el Eŭropo, aparte el la itala kuirarto. Apartan karakteron havas la kuirarto de nordokcidenta Argentino, kiu baziĝas je maizo kaj rizo, kaj estas pli forte spicita ol la manĝaĵoj el aliaj partoj de Argentino.

Precipe en dimanĉoj kaj festotagoj multaj argentinanoj ŝatas en ĝardenoj kradrosti bovoviandaĵojn, plej bone en pli granda grupo de familianoj aŭ geamikoj. Tia kradrostado nomiĝas asado, ofte la preparado de la viandaĵaj pladoj daŭras plurajn horojn kaj estas festa socia evento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]