Kuireja spatelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuireja spatelo

Kuireja spatelo estas simpla spatelo-forma ilo uzata dum fritadorostado en pato. Oni povas ekzemple malfiksi frititan ovon kiam ĝi estas brulfiksita sur la fundo de la pato. Ankaŭ ĝi povas estis uzata por kirlofritado k.t.p.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kuirspateloj jam estas uzataj ekde la mezepokoj.

Materialoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe kuirspateloj antaŭ ĉio estis faritaj el ligno kaj metalo. Nuntempe pli kaj pli da ili estas faritaj el varmegorezista plasto.

Ĉe la uzado de metalaj spateloj oni faras skrapaĵojn en teflonpato. Eblas ke damaĝita teflontavolo estas malutila por la sano (kancerogena).