Kujavio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kujavio
Historia regiono
Blazono
historia regiono • kultura regiono [+]

LandoPollando

- koordinatoj52° 42′ 0″ N, 18° 33′ 0″ O (mapo)52.718.55Koordinatoj: 52° 42′ 0″ N, 18° 33′ 0″ O (mapo)
Areo5 924 km² (592 400 ha) [+]


Kujavio (Tero)
Kujavio (Tero)
situo de la regiono Kujavio

Kujavio (Pollando)
Kujavio (Pollando)
DEC

Map
Kujavio
Vikimedia Komunejo:  Kuyavia [+]
vdr

Kujavio (pole Kujawy, germane ankaŭ Kujawien) estas historia regiono en la norda centro de la nuna ŝtato Pollando. Ĝi situas okcidente de la rivero Vistulo kaj oriente tuŝas la riveron Noteć. La historia regiono estas la sudokcidenta duono de la nuna vojevodio Kujavio-Pomerio.

Aparte gravaj urboj rande de la regiono estas Bydgoszcz (germane Bromberg) Włocławek kaj Toruń (germane Thorn). Krom en Kujavio situas la pli grandaj urboj Inowrocław (germane Hohensalza), Kruszwica (germane Kruschwitz), Ciechocinek kaj Nieszawa (germane Nesau).

La pejzaĝo estas ebene ĝis onde monteta, kaj karakterizita per agrikulturo.

Duklando Kujavio[redakti | redakti fonton]

Blazono de la duklando Kujavio en Brześć Kujawski

La historia duklando Kujavio, pole Księstwo Kujawskie, formiĝis en 1233 kiel memstara duklando sub duko Kazimiro la 1-a. Pro heredo-dividoj en 1267 kaj 1314 ĝi disfalis en parto-duklandojn en Brześć Kujawski, Inowrocław kaj Gniewkowo. Post 1306 ĝi perdis sian memstarecon post la unuiĝo de pluraj polaj duklandoj al reĝlando Pollando sub reĝo Ladislao la 1-a, "la Ulno-longa".

Famuloj ligitaj kun la regiono[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bieniak Jan, Rola Kujaw w Polsce piastowskiej (Rolo de Kujavio en Piasta Pollando), en: Ziemia Kujawska I. Inowrocław-Włocławek, 1963.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]