Kujavio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la regiono Kujavio

Kujavio (pole Kujawy, germane ankaŭ Kujawien) estas historia regiono en la norda centro de la nuna ŝtato Pollando. Ĝi situas okcidente de la rivero Vistulo kaj oriente tuŝas la riveron Noteć. La historia regiono estas la sudokcidenta duono de la nuna vojevodio Kujavio-Pomerio.

Aparte gravaj urboj rande de la regiono estas Bydgoszcz (germane Bromberg) Włocławek kaj Toruń (germane Thorn). Krom en Kujavio situas la pli grandaj urboj Inowrocław (germane Hohensalza), Kruszwica (germane Kruschwitz), Ciechocinek kaj Nieszawa (germane Nesau).

La pejzaĝo estas ebene ĝis onde monteta, kaj karakterizita per agrikulturo.

Famuloj ligitaj kun la regiono

Bibliografio

  • Bieniak Jan, Rola Kujaw w Polsce piastowskiej (Rolo de Kujavio en Piasta Pollando), en: Ziemia Kujawska I. Inowrocław-Włocławek, 1963.

Eksteraj ligiloj