Zono de Kuiper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Kujper-bendo kaj la Ort-nubo

La Kujper-zonoKujper-bendo (ankaŭ nomata Edgeworth-Kuiper-zono) estas proksimume cirkla zono ĉirkaŭ la Suno inter distanco de 30 ĝis 50 astronomiaj unuoj (AU) de ĝi, en la ekliptiko. Simile al la asteroida zono, ĝi kredeble enhavas ĉirkaŭ dek-milojn da objektoj kun diametro de pli ol 100 km, multegajn malpli grandajn, kaj almenaŭ tri nanoplanedojn: Plutonon, Makemakon kaj Haŭmeon. Male al tiuj de la asteroida zono (kiuj estas ĉefe rokaj kaj metalaj), la korpoj de la Kujper-zono konsistas ĉefe el vaporiĝemaj komponaĵoj kiel metano, amoniako kaj akvo.

Oni ne konfuzu la Kujper-zonon kun la (enkoraŭ teoria) Oorta nubo, miloble pli malproksima.

La nomo

La zono ricevis sian nomon laŭ Gerard Kuiper, kiu en 1951 publikigis artikolon pri trans-plutonaj objektoj. Multaj nomas ĝin Edgeworth-Kuiper-Zono, laŭ Kenneth Edgeworth, kiu same formulis teorion, laŭ kiu transe de la neptuna orbito formiĝas kometoj el kosma polvo.

La objektoj de la zono nomiĝas Kujper-zonaj aŭ Kujper-bendaj objektoj (mallonge KBO aŭ kujperzonanoj), ankaŭ transneptunaj objektoj.

Klasado

La kujperzonanaj klasoj

Ĝis nun oni esploris ĉ. 800 el tiuj objektoj. Laŭ la karakterizaĵoj de iliaj orbitoj ili estas klaseblaj jene:

  • Resonancaj kujperzonanoj estas objektoj, kies orbitoj estas resonancaj al tiu de Neptuno (kies periodo havas simplan frakcian rilaton al tiu de Neptuno). Ekzemplo estas la plutonoidoj, kies resonanca rilato al Neptuno estas 3:2, tio signifas, ke en 495 jaroj Neptuno orbitas trifoje, sed la plutoneoidoj nur dufoje. Orbito kun rilato 3:2 al Neptuno havas radiuson de ĉirkaŭ 40 AU. El la ĝis nun esploritaj KBOj unu triono estas resonancaj.
  • Klasikaj KBOj orbitas proksimume cirkle inter 41 kaj 50 AU, sed havas orbitan klinon al la ekliptiko de ĝis 30 °. Al tiu klaso apartenas ĉirkaŭ du trionoj de la konataj kujperzonanaj.
  • Restas kelkaj "disaj kujperzonanaj", kies orbitoj estas tre elipsaj kaj kiuj moviĝas inter 35 AU kaj 1000 AU de Suno.

Vidu ankau

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:Link FA